Józef Rotblat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Rotblat
Nobel-premiito
Foto de Józef Rotblat en la tempo de la projekto Manhattan
Foto de Józef Rotblat en la tempo de la projekto Manhattan
Persona informo
Naskiĝo 4-a de novembro 1908
en Varsovio, Pollando
Morto 31-a de aŭgusto 2005
en Londono, Britio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Pollando
Alma mater Universitato de VarsovioUniversitato de LiverpoloUniversitato de Londono
Familio
Patro Zygmunt Rotblat
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Józef ROTBLAT (4-a de novembro 1908 - 31-a de aŭgusto 2005) estis poldevena nuklea fizikisto, aktivulo por la malpermeso de la nukleaj armiloj. Li partoprenis en la fondado kaj organizado de la Konferencoj Pugwash, pro kio li ricevis kun tiu ĉi organizaĵo la Nobelan Premion pri Paco en 1995.

Rotblat naskiĝis en Łódź en la centra Pollando. Li studis en la Universitato de Varsovio kaj ĝis 1939 li laboris en la universitato kaj diversaj sciencaj institutoj.

Dum vojaĝo al Liverpool (Britio), li decidis lukti en la Dua Mondmilito. Tie li kunlaboris kun James Chadwick kaj dum la milito sin engaĝis en la Projekto Manhattan. Post la fino de la milito, li fariĝis unu el la plej kritikaj al la nukleaj armiloj. Li advokatis la kunlaboron de la sciencistoj de la oriento kaj la okcidento dum la Malvarma Milito, kaj la respekton al morala kodo inter la sciencistoj.

Li helpis en la organizo de la Konferencoj Pugwash, kiuj en la samnoma kanada urbo kunvenigis sciencistojn por diskuti la rolon de la scienco en la socio kaj la kontribuon al la monda paco. Li mem kaj la organizon de la Konferencoj ricevis en 1995 la Nobel-premion de la Paco.