Józef Siemiradzki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Józef Siemiradzki (naskiĝis la 28-an de marto 1858 en Ĥarkivo, mortis la 12-an de decembro 1933 en Varsovio) – pola geologo kaj vojaĝisto, profesoro pri paleontologio de Universitato de Lvovo (1901-1933).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Józef Siemiradzki studis natursciencon en Universitato de Tartu, kie estis membro de studenta korporacio Konwent Polonia. Lia ĉefa esplorobjekto estis fosilioj kaj stratigrafio de ĵurasio. Jam en 1882 oni presis lian laboraĵon pri migraj ŝtonegoj sur la polaj teritorioj. Baldaŭ li forveturis al Latin-Ameriko, kiun vizitis 3-foje: 1882-1883, 1892 kaj 1895. Li ankaŭ estis membro de Nacia Ligo, aganta sur la teroj de dispartigita Pollando. Okupiĝis pri vasta esploro de Andoj. Krom geologio interesis lin ekkono de la sorto de polaj elmigrintoj, precipe amasa kamparana elmigro el la 2-a duono de la 19-a jarcento. Rikolto de amerikaj ekspedicioj estis raportoj pri la vojaĝoj, en tio la unua libro De Varsovio ĝis Ekvatoro enhavanta gravuraĵojn faritajn surbaze de dumvojaĝaj desegnoj de la aŭtoro. Profesoro de la Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo, rektoro de tiu ĉi altlernejo en la jaroj 1926/1927, vicrektoro en 1927/1928. Duone de 1911 estis unu el iniciatintoj de la kreo en Parizo de akcia kompanio „Banque Franco-Galizienne, societe anonyme” (kune kun iteralie Michał Jorkasch-Koch).

Honora membro de Ŝtata Geologia Instituto, membro de Pola Akademio de Scipovoj (PAU), distingita per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (1929). Defendanto de Lvovo, distingita per Batal-Kruco.

Entombigita en Tombejo Powązki en Varsovio (segmento 67).

Nomon Siemiradzki ricevis ĵurasia genro de amonito Siemiradzkia.

Elektitaj laboraĵoj[redakti | redakti fonton]

Raportoj el vojaĝoj:

  • Z Warszawy do Równika. Wrażenia z podróży po Ameryce Południowej odbytej w latach 1882-83 (De Varsovio ĝis Ekvatoro. Impresoj de vojaĝo tra Sud-Ameriko el la jaroj 1882-83) (1885, reaperigo 2014)
  • Za morze! Szkice z wycieczki do Brazylii (Trans la maro. Skizoj pri ekskurso al Brazilo) (1894)

Lernolibroj:

  • Geologia ziem polskich (Geologio de polaj teroj) (1-a volumo - 1903, 2-a volumo - 1909)
  • Płody kopalne Polski (Elfosaj rikoltoj de Pollando) (1922)
  • O czym mówią kamienie? (Pri kio parolas ŝtonoj?) (1929)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M. Graniczny, J. Kacprzak, L. Marks, H. Urban, Józef Siemiradzki (1858–1933) — geolog niezwykły (Józef Siemiradzki (1858–1933) — eksterordinara geologo), Przegląd Geologiczny (Geologia Revuo) 5/2008 [1]
  • Posłowie do drugiego wydania (Postvorto al la dua eldono): Z Warszawy do Równika. Wrażenia z podróży po Ameryce Południowej odbytej w latach 1882-83, Warszawa 2014: