Józef Toczyski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Józef TOCZYSKI (naskiĝis en 1906, mortis la 1-an de majo 1989 en Gdansko) estis pola esperantisto, honora membro de UEA.

Esperantisto ekde 1919, ĝis la dua mondmilito li aktivis i.a. kiel gvidanlo de la skolta E-movado en Pollando. Jam tiam li estis delegito de UEA kaj prezidanto de loka filio de Pola Esperanto-Asocio. Post la dua mondmilito li kungvidis la reaktiviĝon de PEA, dum pluraj mandatoj kiel vicprezidanto. De 1960 ĝis 1967 li redaktis la E-elsendojn de la Pola Radio en Gdansko. Profesie instruisto, li reprezentis ILEI en Pollando dum tri jardekoj kaj organizis multajn junularajn renkontiĝojn kaj kursojn. Li restis fakdelegito de UEA, fariĝis ties komitatano en 1964, kaj estis ĝia estrarano pri lerneja agado en la periodo 1964-1969. Poste li plenumis la oficon de pola ĉefdelegito dum 17 jaroj. La valoron de tiu tuta dumviva agado indikas la fakto, ke PEA, ILEI kaj UEA aparte sed unuanime distingis Józef Toczyski per honora membreco.