József Bánóczi
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
József Bánóczi [jOĵef bAnOci], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bánóczi József estis hungara literaturhistoriisto, verkisto, kritikisto, instruisto, profesoro, filozofo, ĵurnalisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1879), membro de Societo Kisfaludy.
József Bánóczi [1] naskiĝis kiel Weisz József la 4-an de julio 1849 en Szentgál. Li mortis la 20-an de novembro 1926 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Bánóczi devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Pest (urbo), Vieno, Berlino, Göttingen kaj Lejpcigo. Li ekinstruis en 1875 en mezlernejo, poste en lernejo por rabenoj. Li instruis ankaŭ en universitato en Budapeŝto ekde 1878. Inter 1884-1893 li redaktis revuon por judoj.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Historio de la filozofio de Thales ĝis Auguste Comte tradukita de George Henry Lewes
- Kritiko de la pura menso tradukita de Immanuel Kant
- tradukaĵoj de Arthur Schopenhauer
- Révai Miklós élete és munkái (Vivo kaj verkoj de Miklós Révai) - premiita de MTA
- Kisfaludy Károly és munkái (Karolo Kisfaludy kaj liaj verkoj)