József Bánky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Bánky
József Bánky transprenas premion
József Bánky transprenas premion
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1930 (1930-04-13) (94-jaraĝa)
en Diósgyőr
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pianistokomponisto • muzikinstruisto
vdr

József Bánky [jOĵef bAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánky József estis hungara pianisto, altlerneja instruisto, membro de Societo Ferenc Liszt.

József Bánky [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1930 en Diósgyőr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Bánky frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, mezlernejon kaj muziklernejon en Miskolc, poste li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1954. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Viski, Dénes Bartha, Bence Szabolcsi, Antal Molnár (komponisto), András Mihály, Zoltán Kodály, Pál Járdányi, Ede Banda, Endre Szervánszky, Rudolf Maros kaj József Gát. Jam antaŭ la diplomo li instruis en Zalaegerszeg (1953-1955), poste en Budapeŝto (1956-1958), en Pécs (1958-1966), fine ekde 1966 en filio de la Muzikakademio en Pécs. Li estis emerita katedrestro en 1995, tamen li kontinue instruas. Krom la instruado li koncertis enlande kaj eksterlande inter 1973 kaj 1986, poste jam pli malofte. Li ricevis premiojn inter 1977 – 2016. Li havas edzinon, kiu naskis 3 filojn.

Repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-12. Alirita 2019-02-10.