József Bátki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Bátki
József Bátki en la 1900-aj jaroj
József Bátki en la 1900-aj jaroj
Persona informo
Naskonomo Bátky József
Naskiĝo 14-an de marto 1877 (1877-03-14)
en Zagyvaróna
Morto 27-an de decembro 1948 (1948-12-27) (71-jaraĝa)
en Salgótarján
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
vdr

József Bátki [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bátki József estis hungara pentristo, skulptisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Bátky [bAtki].

József Bátki [1] naskiĝis la 14-an de marto 1877 en Zagyvaróna (nuntempa urboparto de Salgótarján), li mortis la 27-an de decembro 1948 en Salgótarján.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Bátki frekventis gimnazion en Rozsnyó, poste li akiris diplomon en Tutlanda Industriarta Lernejo. Li ricevis stipendiojn al akademioj Julian en Parizo kaj en Munkeno, fine li lernis en Graz. Hejmenveninta inter 1901-1908 li laboris 8 jarojn en laborejo de Miksa Róth. Li kreis plurajn altarajn bildojn, freskojn, pentritajn vitrofenestrojn, mozaikojn. Dum la 1-a mondmilito li estis armea pentristo. En 1944 li estis nomumita katedrestro de Belarta Altlernejo. Tiutempe li skulptadis malgrandajn skulptaĵojn el lignoj. Li edziĝis dufoje, la dua edzino naskis 2 gefilojn.

Liaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • en Budapeŝto ekde la 1920-aj jaroj

El liaj kreaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Golgota (pentraĵo)
  • altaro de ĉefpreĝejo de Salgótarján (1923)
  • murpentraĵoj de sinagogo de Salgótarján (1924)
  • murpentraĵoj de kirko en Zagyvaróna (1934)
  • altara bildo de Preĝejo Johano Baptisto (Rákospalota)
  • Megy a juhász a szamáron (lignoskulptaĵo)
  • Élő vonalak (studenta lernolibro, 1939)
  • en 1941 lia skulptaĵo Napsugár ricevis ĉefpremion
  • renovigaj laboroj de preĝejo Ózd-Szentsimon (1948)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • lernejo kaj memortabulo en Salgótarján-Zagyvaróna (1997)
  • strato kaj kulturdomo en Salgótarján

Fontoj[redakti | redakti fonton]