József Bécsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Bécsi
Persona informo
Naskonomo Bécsi József
Naskiĝo la  7-an de februaro 1884(nun 1884-02-07)
en Hungario (Hungario)
Morto la 19-an de januaro 1947
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĉefkameraisto
vdr

József Bécsi [jOĵef bEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bécsi József estis la unua hungara kameraisto.

József Bécsi [1] naskiĝis la 7-an de februaro 1884 en Mosonszentmiklós aŭ en la apuda Lébény, li mortis la 19-an de januaro 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Bécsi lernis en industria lernejo, poste li estis projekciisto en kafejo en Budapeŝto. Ekde 1908 li estis kameraisto, lia unua longa filmo estis farita en 1912. Dum la 1-a mondmilito li faris ankaŭ batalajn filmojn, same dum la Hungara Sovetrespubliko. Post la mutaj filmoj (1931) li okupiĝis pri problemoj de sonoj, sed kelkfoje li havis ankaŭ kameraajn taskojn. Li estis membro de Sagokruca Partio, tial depost 1945 li estis malpermesita de la filmoj.

Li edziĝis en 1908, baldaŭ 2 gefiloj naskiĝis.

Elektitaj filmoj kiel kameraisto[redakti | redakti fonton]

  • Be vagyok én csudálkozva (1908, mallonga filmo)
  • Tavaszi vásár (1911)
  • A fekete szivárvány (1916)
  • Az eltűnt angyal (1921)
  • A bor (1933)
  • Isten rabjai (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]