József Bíró (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el József Bíró)

BÍRÓ József estis hungara pentristo naskiĝinta en Pókakeresztúr 1887 kaj mortinta en Castagnola (Svislando) la 13-an de januaro 1975.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Bíró studis ĉe Ede Balló en la Arta Ĉeflernejo de Budapeŝto, poste en Parizo en Julia Akademio ĉe J. P. Laurens. Post studvojaĝo en Italujo, Svislando kaj Aŭstrujo li revenis en Parizon. Dum la unua mondmilito oni internigis lin, poste li iris en Ĝenevon por fini siajn studojn. En 1920 li revenis en Hungarujon kaj iĝis desegninstruisto en ĉefurbo. En 1923 la Asocio László Paál organizis ekspozicion el liaj kreaĵoj kaj li iĝis ekde tiam sekretario de la asocio ĝis 1944. En 1946 li loksidiĝis en Svislando, sed li ofte venis hejmen. En 1937 lia pentraĵo Dia paco ricevis premion en Nemzeti Szalon en ekleziarta ekspozicio. En 1962 oni organizis retrospektivan ekspozicion en Lugano el liaj pentraĵoj. Liaj pentraĵoj troviĝis en muzeoj de Barcelono, Stokholmo, St. Louis, Berno, Lugano ktp.). En Hungarujo oni konservas plej multe da liaj kreaĵoj en Keresztény Múzeum de Estergomo.

Fonto[redakti | redakti fonton]