József Baska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Baska
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1935 (1935-01-02)
en Drnava
Morto 14-an de marto 2017 (2017-03-14) (82-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Katalin Rényi
Okupo
Okupo pentristo
vdr

József Baska [jOĵef baŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baska József estis hungara pentristo, mozaikisto, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Katalin Rényi.

József Baska [1] Arkivigite je 2018-03-11 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de januaro 1935 en Drnava (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 14-an de marto 2017 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Baska apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Pro Dekretoj de Beneš la familio Baska rifuĝis al rest-Hungario en 1947. La juna József abiturientis en Diósgyőr, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1960. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Hincz, Jenő Barcsay, Pál Miháltz, Zoltán Rákosy, Lajos Szentiványi (pentristo). Post siaj studoj li ekinstruis en la altlernejo. En 1978 li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). En 1981 li ricevis la instruan rangon docento. Krom la instruado li kreis pentraĵojn, ornamaĵojn, mozaikojn. Depost fino de la socialismo li fondis privatan pentristan lernejon. Lia stilo apartenis al la abstraktismo. Li ricevis premiojn en 1985 kaj 1993. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1962 Zenélők (artaĵo, Zalaegerszeg)
  • 1966 (mozaiko, Siófok)
  • 1983 (mozaiko, Budapeŝto)
  • 1992 (pentrita vitrofenestro, Fényeslitke)
  • pentraĵoj Ősz, Hajnal, Táj ktp

Literaturaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • 1947 Rozsnyó (1992, romaneto)
  • Barcsay Jenő köszöntése (1984, monografio)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]