József Bognár
József Bognár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1917 en Szombathely |
Morto | 3-an de novembro 1996 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | Esperanto • hungara • angla • germana • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • politikisto • ekonomikisto |
József BOGNÁR [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár József estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto, profesoro, instruisto, urbestro, hungara esperantisto, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1965, ordinara en 1973).
József Bognár [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1917 en Szombathely. Li mortis la 3-an de novembro 1996 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Bognár ricevis diplomon en Reĝa Universitato Pázmány Péter en 1940, dume li ankaŭ politikadis. Post lernado li instruis 2 jarojn, poste li soldatiĝis. Inter 1945 kaj 1990 li estis parlamentano, inter 1947 kaj 1949 ankaŭ urbestro de Budapeŝto. Li ekinstruis en Universitato Corvinus de Budapeŝto en 1954 (post 2 jaroj jam en rango katedrestro, inter 1957-1961 dekano), dume li doktoriĝis en 1960. Li estis plurfoje ministro inter 1946 kaj 1956, sed poste li rifuzis esti ministro dum erao de János Kádár. Li apartenis al stabo de reformuloj en 1968, krome li plurfoje ricevis ŝtatajn kaj partiajn taskojn. En 1948 li ricevis premion Kossuth, en 1970 alian premion. En 1993 li emeritiĝis. Dum jardekoj li konsekvence apogis ĉiujn iniciatojn por Esperanto.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kereslet és keresletkutatás a szocializmusban (1961)
- Croissance économique dans les pays en voie de developpement (1966; ankaŭ angle)
- Handbuch den ungarischen Aussenwirtschaft (1970)
- Világgazdasági korszakváltás (1976)
- A műszaki fejlődés közgazdasági feltételrendszere (1986)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Mortintoj en Budapeŝto
- Naskiĝintoj en 1917
- Mortintoj en 1996
- Viroj
- Naskiĝintoj la 5-an de februaro
- Mortintoj la 3-an de novembro
- Hungaraj esperantistoj
- Hungaraj politikistoj
- Hungaraj ministroj pri komerco
- Hungaraj ekonomikistoj
- Hungaraj akademianoj
- Hungaraj urbestroj
- Hungaraj profesoroj
- Hungaraj instruistoj
- Budapeŝtanoj