József Bokori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Bokori
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1927 (1927-02-01)
en Sopron
Morto 25-an de januaro 2011 (2011-01-25) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo universitata instruisto • bestokuracisto
vdr

József Bokori [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokori József estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

József Bokori[1] naskiĝis la 1-an de februaro 1927 en Sopron, li mortis la 25-an de januaro 2011 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Bokori maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li akiris diplomon en veterinara fakultato de Agrikultura Universitato en 1951. Li estis samloke asistanto (1950–1954), lektoro (1954–1969), docento (1969–1974). Ekde la studjaro 1973 li estis katedrestro, inter 1977–1990 li estis profesoro, poste emerita esplora profesoro. En tiu longa instrua periodo la fakultato sendependiĝis kiel altlernejo, poste Veterinara Universitato de Budapeŝto, kie li doktoriĝis en 1957. Li kandidatiĝis en 1964, doktoriĝis en 1987 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Pli frue li estis konsilisto en Bagdado inter 1970–1972. Li ricevis premiojn inter 1983-1999. Lia edzino naskis filon en 1958.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Lovak egynyári szélfű [Mercurialis annua] mérgezése (kunaŭtoro, 1955)
  • Untersuchungen über die Anwendbarkeit und die Zwischenfälle bei der Durchspülung von Hunden (kunaŭtoro, 1958)
  • Mérgező és szennyező növények a takarmányban. (monografio, kunaŭtoro, 1959; 1963)
  • Az egészséges baromfi vérének néhány kémiai összetevője, pH-értéke és egyes szerveinek húgysavtartalma (1965)
  • Incidence of Bovine Mycoplasma Infection in Hungary (kunaŭtoro, 1971)
  • Állatorvostani kórélettan (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1974; 1982)
  • Általános takarmányozástani és takarmányozás-élettani ismeretek. 1. I–II. (1983; 1988–1991)
  • A teve emésztése és emésztőszervi betegségei (kunaŭtoro, 1999)
  • Exoenzimek hatása a takarmányozásban. 1–3. (kunaŭtoro, 2000–2001).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.