József Boksay
| József Boksay | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Busto pri József Boksay | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Boksay József | ||||
| Naskiĝo | la 2-an de oktobro 1891 en | ||||
| Morto | la 19-an de oktobro 1975 en | ||||
| Tombo | Calvaria cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | ukraina vd | ||||
| Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Hungario Soveta Unio | ||||
| Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1911–1914) | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Yosyp Yosypovych Bokshai (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | pentristo • lektoro • portretisto | ||||
| Laborkampo | pentrado • pejzaĝismo • portretpentrarto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József Boksay [jOĵef bokŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boksay József, ukraine Бокшай Йосип Йосипович estis ukraina pentristo, altlerneja kaj mezlerneja instruisto, ilustristo, koresponda membro de Arta Akademio de Sovetunio (1958).
József Boksay [rompita ligilo] naskiĝis la 2-an de oktobro 1891 en Kabola Polyána (Hungara reĝlando, nuntempa Kobilecka Poljana en Ukrainio), li mortis la 19-an de oktobro 1975 en Uĵhorodo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Boksay akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1914. Lia plej grava instruisto estis Imre Révész (pentristo). Post la diplomo li batalis dum la 1-a mondmilito, li estis ankaŭ militkaptito, post la milito li instruis en gimnazio de Ungvár (inter 1920-1938 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio). Boksay en 1927 fondis pentristan lernejon kun Béla Erdélyi. Tiutempe Boksay studvojaĝis al Dresdeno, Vieno, Parizo kaj Prago. Post la 2-a mondmilito li instruis en arta altlernejo, arta gimnazio kaj industriarta altlernejo. Li ricevis sovetuniajn kaj ukrainiajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- fresko en katedralo de Uĵhorodo (1939, ĉefpentraĵo)
- freskoj en Baziliko de Máriapócs (1946)
- Piac Ungvárott (1927)
- Önarckép (1929)
- Ungvár vára (1931)
- Huszt vára (1942)
- A gyaloghíd építése Ungváron (1947)
- A Szinevéri tó (1953)
- Csendélet rózsákkal (1962)
- Kunyhók a patak partján
- Park ősszel
- Tájkép
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj Arkivigite je 2025-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Flanka altaro en Máriapócs
- Ikonostazo de Máriapócs

