József Borsos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
József Borsos
Memportreto de József Borsos
Memportreto de József Borsos
Persona informo
Naskonomo Borsos József
Naskiĝo 21-an de decembro 1821 (1821-12-21)
en Veszprém
Morto 19-an de aŭgusto 1883 (1883-08-19) (61-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Márton Borsos
Profesio
Profesio pentristo
Verkoj Portrait of Kristóf Hegedűs
v  d  r
Information icon.svg

József Borsos [jOĵef borŝoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Borsos József estis hungara pentristo, fotisto.

József Borsos [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1821 en Veszprém (urbo), li mortis la 19-an de aŭgusto 1883 en Budapeŝto.

Memortabulo pri József Borsos
Nemzetőr pentrita de József Borsos

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Borsos studis pentroarton en Pest (urbo) inter 1837-1840, poste en arta akademio en Vieno de Leopold Kupelwieser, fine en privata lernejo de Ferdinand Georg Waldmüller. Post siaj studoj li restis en Vieno, sed li havis kontaktojn ankaŭ kun Hungarlando. Li bankrotiĝis en la borso, tial li translokiĝis al urbo Pest en 1861. Tiutempe furore etendiĝis la fotado, tial li fondis fotatelieron. Li estis ankaŭ fondinto de la unua hungara fotolernejo (1864). Neatendite en 1877 li luis restoracion, kiun li ĝismorte gvidis.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • debuta ekspozicio: Pest, 1841

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mohács (1837)
  • Ferenc Pulszky (1841, vidu la suban bildon)
  • Emiro de Libano (1843, vidu la suban bildon)
  • Bor, asszony, szerelem (1847)
  • Nemzetőr (1848, vidu la apudan bildon)
  • Lányok bál után (1850)
  • Galambposta (1855)
  • Szeret-nem szeret? (Virágjóslás) (1856)
  • Alamizsna
  • Gyümölcscsendélet
  • A festő álma

Fontoj[redakti | redakti fonton]