József Brummer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Brummer
Pentraĵo de Henri Rousseau pri József Brummer (1909)
Pentraĵo de Henri Rousseau pri József Brummer (1909)
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de oktobro 1883(nun 1883-10-22)
en Hungario Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 14-an de aprilo 1947 (1947-04-14)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Académie Matisse • Académie de la Grande Chaumière
Familio
Frat(in)o Ernest Brummer
Edz(in)o Beata Mårtensson-Brummer
Okupo
Okupo artkolektanto • artovendisto • artisto • pentristo • skulptisto
vdr

József Brummer [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Brummer József estis hungara-usonana skulptisto, artkomercisto, artkolektisto, galeriestro. Lia persona nomo estis en Usono Joseph.

József Brummer [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1883 en Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sombor en Serbio), li mortis la 14-an de aprilo 1947 en Novjorko (laŭ hungara Vikipedio en 1945).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Brummer studis inter 1897-1899 en Szeged, poste en Reĝa Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, fine en simila lernejo en Munkeno. En 1904 li vivis en Parizo, en la sekva jaro en Artistkolonio (Nagybánya), fine li kreis en Budapeŝto kaj Szeged. En 1906 li kaj liaj du fratoj malfermis sian unuan galerion en Parizo, kie ili vendis afrikajn tribajn artaĵojn, japanajn presaĵojn kaj inkaajn artaĵojn apud nuntempaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. Li lernis skulptadon de Auguste Rodin, grafikteknikon en privata akademio de Henri Matisse en 1908. Li ankaŭ ekspoziciis, tamen lia ĉefa negoco restis la galerio. Pro la 1-a mondmilito li translokigis la galerion jam sola al Manhatano, kie li faris sukcesan karieron.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Lia galerio ekspoziciis ĉiujare inter 1921-1938.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-03. Alirita 2018-10-03.