József Csabai-Wágner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József CSABAI-WÁGNER [jÖĵef ĉabai-vAgner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csabai-Wágner József estis hungara pentristo, arkitekto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Wágner, sed dum la studentaj jaroj li uzis jam la distingan nomon Csabai-Wágner (aŭ Csabai Wagner).

József Wágner [1] Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 27-an de majo 1888 en Mezőberény, li mortis la 6-an de junio 1967 en Mezőtúr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Wágner frekventis mezlernejojn en Békéscsaba kaj Kolozsvár, poste li akiris arktektan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Jam dum la studentaj jaroj li ankaŭ pentradis kaj desegnadis. En Békéscsaba li projektis konstruaĵojn, ekzemple la muzeon. En la fruaj 1920-aj jaroj li lernis pentroarton de Ede Balló en Artista Altlernejo. Post lernado li studvojaĝis al Aŭstrio, Germanio, Italio, poste en Békéscsaba li pentradis. Depost la 2-a mondmilito li translokiĝis al Mezőtúr, kie li ankaŭ instruis en mezlernejo. Li ricevis premiojn en 1920, 1940, 1943.

Liaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1948, 1964 • Mezőtúr
  • 1965, 1986, 1988 • Békéscsaba
  • 1987 Szolnok

Liaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • ekde 1920 plurfoje en Budapeŝto
  • 1961-64 • Szolnok
  • 1968 • Békéscsaba

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.