József Csermák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Csermák
József Csermák
József Csermák
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1932 (1932-02-14)
en Senec
Morto 12-an de januaro 2001 (2001-01-12) (68-jaraĝa)
en Tapolca
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo József Csermák
Okupo
Okupo atleto • sporta trejnistofervojisto
vdr

József Csermák [jOĵef ĉermAk], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csermák József estis hungara martelĵetisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, fervojisto.

József Csermák[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1932 en Senec (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio), li mortis la 12-an de januaro 2001 en Tapolca.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Csermák apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li duonorfiĝis en sia aĝo 5, depost la 2-a mondmilito li estis edukita en Tapolca. En sia aĝo 15 li eklaboris en ŝtonminejo, post jaroj en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Kun 38-jara fervojista laboro li pensiuliĝis. En 1997 lia koro estis operaciita. Li edziĝis en 1954. Li ricevis premiojn en 1952-1992.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

József Csermák en sia aĝo 17 estis martelĵetisto, oficiale li estis sportisto inter 1950-1962. Li apartenis al la hungara nacia teamo 40-foje, dum li estis hungara ĉampiono kvarfoje inter 1953-1957. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952, Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun ora medalo kaj mondrekordo en 1952. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1962, poste li estis trejnisto.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Tapolca (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]