József Cserny (fasonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Cserny
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1939 (1939-08-04)
en Diósgyőr
Morto 10-an de julio 2009 (2009-07-10) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Memorigilo József Cserny (fasonisto)
Okupo
Okupo dezajnisto
vdr

József Cserny [jOĵef ĉerni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserny József estis hungara fasonisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (1994).

Memortabulo pri József Cserny

József Cserny[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1939 en Diósgyőr (nuntempa parto de Miskolc), li mortis la 10-an de julio 2009 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Cserny maturiĝis en 1957 en Miskolc, li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Kaesz, Miklós Borsos, András Dózsa-Farkas. Li specialiĝis pri fasonadoj de veturiloj, sed li ne aliĝis al ia fabriko. Li instruis ekde 1967 en la menciita altlernejo, ekde 1994 ankaŭ en Universitato de Okcidenta Hungario. Li ricevis premiojn inter 1981-2005, el kio elstaris premio Kossuth en 1993.

Elektitaj fasonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Balaton (ruldomo) 1963
  • Alföld (ruldomo)
  • Fecske (ruldomo) 1966
  • Primőr (ŝipeto kun motoro kaj kajuto)
  • trameto (panorama senrela veturilo) 1973
  • Babetta (motoreto) 1992
  • Delfin (motora boato por 4 personoj)
  • ŝarĝaŭto (1992)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ipari formatervezés művészete (1962)
  • Nemzetközi Szimpozionok Magyarországon (1987)

Elektitaj individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]