József Darányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Darányi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1905 (1905-09-28)
en Devecser
Morto 23-an de decembro 1990 (1990-12-23) (85-jaraĝa)
en Veresegyház
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo shot putter • bestokuracisto
vdr

József Darányi [jOĵef darAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Darányi József estis hungara bestokuracisto, atleto (globoĵetisto, diskoĵetisto), olimpiano. Lia familia nomvarianto estis Darany.

József Darányi[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1905 en Devecser, li mortis la 23-an de decembro 1990 en Veresegyház.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Darányi frekventis gimnaziojn en Tata (Hungario), poste en Pápa. Li akiris diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1928, poste li estis bestokuracisto en Veresegyház.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Li estis atleto en Pápa inter 1921-1923, poste en Budapeŝto. Li partoprenis en la Somera Olimpiko 1928, Somera Olimpiko 1932 kaj Somera Olimpiko 1936, inter 1925-1941. Li estis membro de la nacia teamo en 36 okazoj. Li tenis trifoje la mondan rekordon en dumana globoĵeto kaj dekfoje la hungaran rekordon.

Elektitaj sportaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az összehasonlító élet- és kórtan (1931)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • urba premio de Veresegyház portas la nomon Darányi József ekde 2005

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]