József Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Frank
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1945 (1945-04-13) (78-jaraĝa)
en Hódmezővásárhely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo loka politikisto • biologo • plant breeder
vdr

József Frank [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frank József estas hungara biologo, genetikisto, altlerneja instruisto.

József Frank[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1945 en Hódmezővásárhely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Frank maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1968. Li eklaboris post la diplomo en esplora instituto de Iregszemcse, li publikigis sian disertaĵon en 1970. Li laboris en simila esplora instituto en Szeged, kie paŝo post paŝo li havis pli altajn postenojn, fine en 1991 li estis institutestro. En tiu periodo li kandidatiĝis en 1976, li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1989. Li kreis pli bonajn specojn (patentojn) pri sunfloroj. Li estis nomumita katedrestro en 1991 en Agrikultura Universitato de Debrecen. Li ricevis premiojn inter 1979-2018.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A napraforgó (1988)
  • A napraforgó biológiája, termesztése (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]