József Gróh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Gróh
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1883 (1883-03-08)
en Esztergom
Morto 1-an de oktobro 1969 (1969-10-01) (86-jaraĝa)
en Esztergom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo politikistoadvokato • bankisto
vdr

József Gróh [jOĵef grO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gróh József estis hungara advokato, bankisto, parlamenta deputito. Liaj fratoj estis Gyula Gróh kaj István Gróh.

József Gróh[1] naskiĝis la 8-an de marto 1883 (laŭ alia informo en 1886) en Esztergom, li mortis la 1-an de oktobro 1969 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Gróh maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1906, post du jaroj advokatan diplomon. Li malfermis advokatan atelieron en 1908 en Esztergom, samtempe li estis dioceza prokuroro (1908–1944). Inter 1915-1944 li estis ankaŭ bankisto en la sama urbo, krome li politikadis en la municipa kunsido. Dum la nazia erao (1944) li protestis kontraŭ deportadoj de judoj. Inter 1945–1949 li estis parlamentano. En 1949 li estis false kondamnita 2 jarojn je prizono, poste li estis deportita (1949–1953), pli poste inter 1953 kaj 1965 li devis loĝi en Dömös. Li edziĝis en 1919, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1919–1923.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A kivándorlás és a magyar közigazgatás (1908)
  • A magyar római katholikus egyház céljog és célvagyon theoriája szempontjából (1913)
  • Szerzetesek és szerzetek szerzési képessége és a szerzetesek utáni öröklési jog. Magánjogi tanulmány (1930)
  • Portio canonica. A róm. kath. egyházat papjai hagyatékából megillető köteles hagyomány jogi természetéről. Egyházjogi tanulmány (1938)
  • Die Verkehrs- und Kreditbeschränkungen in der ungarischen Devisengesetzgebung von 1931 bis 1940 (1941)
  • Az alsópapság utáni öröklés és az 1941. évi esztergomi zsinat (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]