József Gregor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

József Gregor [jOĵef], hungare Gregor József, Esperante Jozefo Gregor estis hungara operokantisto (baso kaj basbaritono) kaj reĝisoro.

József Gregor naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1940 en Rákosliget - mortis la 27-an de oktobro 2006, Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Gregor kantadis en preĝejo, kie muzikinstruisto ekaŭdis lin. Poste li frekventis muzikajn lernejojn kaj komencis kantadi en koruso. Li komencis sian aktoran karieron en 1963 en Nacia Teatro (Szeged). Ekde 1976 li ricevis rolojn ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo, eĉ ankaŭ en Novjorko. Li estris operajn spektaklojn de teatro de Szeged. En 2003 li debutis, kiel reĝisoro. Li ricevis premion Kossuth en 1999, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • skulptaĵo en Szeged de 2010
  • lernejoj en Rákosliget de 2007 kaj en Szeged de 2008
  • memortabulo en Szeged
  • premio "Gregor József"

Lia repertuaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]