József Gyula Szent-Istványi
József Gyula Szent-Istványi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1854 en Gelnica |
Morto | 16-an de januaro 1928 (73-jaraĝa) en Sopron |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | mininĝeniero |
József Gyula Szent-Istványi [jOĵef djula sentiŝtvAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szent-Istványi József Gyula estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Szentistványi.
József Gyula Szent-Istványi [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1854 en Hungara reĝlando en Gölnicbánya. Li mortis la 16-an de januaro 1928 en Sopron.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Gyula Szent-Istványi akiris diplomon en mineja kaj arbara akademio en Selmecbánya en 1877. Post la diplomo li havis postenojn en diversaj minejoj de la lando, sed plej longe li estis en Hodrusbánya. En 1897 li atingis la rangon ĉefinĝeniero. Ekde 1902 li instruis en la akademio. Li ankaŭ kreis diversajn mezurilojn por la minejoj, ilin li mem uzis dum mezuradoj en diversaj minejoj. En 1919 li sekvis la rifuĝintan akademion al Sopron, kie li instruis ĝis 1926.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Gyakorlati bányaméréstan (1904)
- A déllő megmeghatározáshoz (1911)
- Bányászati háromszögelés Dorogon (1918)
- A kapcsoló és tájékozó mérés egy különleges feladata (1923)