József Horváth (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József HORVÁTH [jOĵef horvAt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Horváth József estis hungara inĝeniero pri agrario, fakulo pri virusscienco, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001).

József Horváth [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1936 en Keszthely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Horváth frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, kie li ricevis diplomon en 1960. Li eklaboris en instituta filio de MTA. En 1977 li doktoriĝis antaŭ la akademio, en la sekva jaro li iĝis katedrestro, kie li okupiĝis precipe pri malsanoj de kreskaĵoj. Li estis gastoprofesoro ekzemple en Germanio, Nederlando, Italio, Usono, Barato, Meksiko, Peruo. En 2006 li emeritiĝis, tamen li daŭras sian laboron. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1987-2011.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Növényvírusok, vektorok, vírusátvitel (1972)
  • Hosts and Non-hosts of Plant Virus Diseases (1982)
  • A szántóföldi növények betegségei (1995)
  • A Solanum géncentrumok gazda-vírus kapcsolatai: Rezisztenciavizsgálatok in situ (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]