József Imre

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József IMRE [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Imre József estis hungara kuracisto, kirurgo, urologo, profesoro.

József Imre

József Imre [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1930 en Szeged. Li mortis la 23-an de oktobro 1980 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Imre frekventis mezlernejojn en Jászberény kaj en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1954, kirurgian fakdiplomon en 1957, urologian fakdiplomon en 1961. En la 1960-aj jaroj li dufoje studvojaĝis al Britio. En 1976 li doktoriĝis, en 1970 li kandidatiĝis.

Ekde 1955 ĝis sia morto li laboris en universitata kirurgia kliniko en Szeged. En 1972 li estis nomumita docento, post 5 jaroj universitata profesoro, en 1980 katedrestro. Li okupiĝis ĉefe pri stomakaj malsanoj. En 1954 li edziĝis, baldaŭe li havis 3 gefilojn. En 1971 li ricevis medicinan premion.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Módszerek és lehetőségek a nyelőcsőműtétek biztonságának és hatásfokának javítására (1975)
  • Mütétek a nyelőcsövön (1977)
  • Indokolt-e a pesszimizmus a malignus nyelőcső- és gyomordaganatok kezelésében (1981)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en kliniko de Szeged

Fontoj[redakti | redakti fonton]