József Járay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József Járay [jOĵef jArai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Járay József estis hungara operkantisto (tenoro), oficiro. Lia origina familia nomo estis Jambrits [jambriĉ], liaj personaj nomoj eksterlande estis JosefGiuseppe.

József Járay

József Járay [1] naskiĝis la 7-an de septembro 1913 en Nagygencs (nun vilaĝparto de Gencsapáti), li mortis la 1-an de oktobro 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Járay frekventis soldatan mezlernejon en Kőszeg, ekde 1929 li soldato-laboristo en Székesfehérvár. Li estis ankaŭ atleto, li partoprenis en Somera Olimpiko 1936 en Berlino. Ekde 1934 li laboris en kazerno en Szombathely, kie li amatore kantadis kaj frekventis la urban muzikan lernejon. Post 2 jaroj li vivis en Budapeŝto, kie li akiris diplomon en Muzikakademio (li lernis precipe de Ferenc Székelyhidy). En 1939 li forlasis kaj la armeon kaj la atletikon. En 1941 li aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Dum la nazia erao li helpis la judojn, tial postmorte li estis nomumita "Justulo de la Mondo". Post la 2-a mondmilito li kantadis aŭ en la Operejo, aŭ en Italio. En 1949 li disidis kaj li ricevis rolojn en (okcidenta) Eŭropo kaj Sud-Ameriko. En 1955 estis deklarita amnestio por la disidentoj, tial li hejmenvenis. Li denove estis membro de la Operejo. En 1964 li estis kondamnita pro malpermesitaj komercadoj de aŭtoj. Post 3 jaroj li liberiĝis laŭ amnestio, sed poste li povis kantadi nur province en Teatro Csokonai (Debrecen). En 1970 li ricevis apopleksion. Li ricevis premiojn nur postmortajn: en 1998 kaj en 2013 li iĝis eterna membro de la Operejo.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]