József Jablonowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Jablonowski [jOĵef jablonovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jablonowski József estis hungara biologo, entomologo. Lia nomvarianto estis Jablonovszky József.

József Jablonowski [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1863 en Hungara reĝlando en Szepesolaszi (nuntempa Spišské Vlachy en Slovakio). Li mortis la 6-an de julio 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Jablonowski devenis el pola familio, li frue orfiĝis. Li frekventis gimnazion en Lőcse, poste li lernis juron en kalvinana akademio en Sárospatak, fine li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li estis asistanto de bilogia laborejo inter 1890 kaj 1894, poste unu jaron li laboris en ornitologia instituto. Inter 1896–1928 li laboris en la tutlanda entomologia laborejo, kie baldaŭ estis direktoro. Li okupiĝis pri organizadoj pri defendoj kontraŭ skaraboj kaj aliaj bestoj. Li fondis fakrevuon Folia Entomologica en 1923, poste li longe redaktis ĝin.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az álkergeségről (1891)
  • A pajzstetvek (1902)
  • A szőlőmolyok elleni védekezés (1913)
  • A patkányok irtása (1922)
  • Egy istállólégy mint nőszirompusztító. – A kukoricamoly magyarországi rovarellenségei és gyakorlati jelentőségük (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.