József Kauser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Kauser
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1848 (1848-05-07)
en Peŝto
Morto 25-an de julio 1919 (1919-07-25) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo arkitekto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Kauser [jOĵef kaŭzer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kauser József estis hungara arkitekto. Lia nomvarianto estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kauser L. József.

Predikejo en Baziliko de Sankta Stefano planita de József Kauser

József Kauser [1] naskiĝis la 7-an de majo 1848 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 25-an de julio 1919 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Kauser frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Josepf Polizechnicum (1865), poste en Politeknika Altlernejo de Zuriko (1866-1867), fine en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo (1868-1870). Pro la Francia-Prusia Milito li finis la lernadon en Akademio de Belartoj de Vieno, kie lia ĉefinstruisto estis Theophilus Hansen. Li daŭrigis siajn studojn denove en Parizo (jam post la milito) de Charles Garnier ĝis 1873. Li komencis labori en Parizo, poste en Vieno, fine en la ĵus formiĝanta Budapeŝto, kie li estis unua dungito en la arkitektura firmao de sia frato János Kauser antaŭ ol li fariĝis sendependa. Li sendependiĝis en 1878. Depost morto de Miklós Ybl en 1891 Kauser estis konfidita direkti la internon kaj kupolon de la Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto). Resume li kreis proksimume 50 konstruaĵojn. Li ŝatis planadi novrenesancajn domegojn. Li ricevis francan, hungaran, aŭstran premiojn.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • partopreno en hungara pavilono en mondekspozicio en Parizo (1878)
  • partopreno en pavilonoj en la tutlanda ekspozicio (1885)
  • Preĝejo Koro de Jesuo (Józsefváros)
  • finkonstruo de Baziliko Stefano la 1-a en Budapeŝto
  • Iama finhaltejo pri ĉevaltiraj tramoj en Zugliget

Fontoj[redakti | redakti fonton]