József Király (internofasonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Király
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1930 (1930-10-20)
en Turda
Morto 24-an de julio 2013 (2013-07-24) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

József Király [jOĵef kirAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Király József estis hungara internofasonisto, altlerneja instruisto.

József Király [1] Arkivigite je 2018-05-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de oktobro 1930 en Turda (Rumanio), li mortis la 24-an de julio 2013 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Király abiturientis en Budapeŝto, poste li frekventis pedagogian liceon, fine li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1954. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Kaesz kaj László Hornicsek. Post siaj studoj li komencis sian industriartan karieron en kooperativo, poste en aliaj ŝtataj firmaoj. Li ankaŭ instruis en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato (1957-1959). Li havis stipendion en 1963 en Belgio kaj Danio. Inter 1983 kaj 1990 li laboris en firmao gvidata de József Finta. Ekde 1973 li instruis en la Industriarta Altlernejo aŭ en ties instituto 3 jardekojn. En 1980 li ricevis la instruan rangon docento. Li planadis plej ofte meblojn, li estis konata, kiel seĝoreĝo. Li ricevis premion Kossuth en 1996, precipe pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (2000, 2008, 2009)

Elektitaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • mebloj en la dua etaĝo de hotelo Gellért (1957)
  • hotelo de Kecskemét (1968)
  • librovendejo Rózsavölgyi (1982)
  • lignaĵoj en kongresa halo en Budapeŝto (1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]