József Korek
József Korek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1920 en Szeged |
Morto | 29-an de majo 1992 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2/4-25-21 ![]() |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | |
Okupo | |
Okupo | arkeologo muzeologo arthistoriisto universitata instruisto ![]() |
József Korek [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Korek József, estis hungara arkeologo, muzeologo, arthistoriisto, altlerneja instruisto.
József Korek[1][2] naskiĝis la 9-an de februaro 1920 en Szeged, li mortis la 29-an de majo 1992 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Korek maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938, poste li akiris pedagogian (1942) kaj filozofian (1943) diplomojn en Scienca Universitato Miklós Horthy. Post la diplomo li praktikadis en la universitata instituto, sed inter 1944-1946 li estis soldato, respektive militkaptito. Hejmenveninta li estis muzeologo en muzeo en Szeged, inter 1948–1953 en la Hungara Nacia Muzeo, poste li havis postenon en la ministerio. En 1957 li revenis al la Nacia Muzeo, kie li estis vicmuzeestro inter 1961–1990, poste li pensiuliĝis. Li ankaŭ prelegis en Scienca Universitato Loránd Eötvös (1960–1978), poste en statuso docento ĝis 1992. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1973, li doktoriĝis en 1986 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis 2 filinojn en 1948 kaj 1952. Li ricevis premiojn inter 1944-1989.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Szentes–kajáni avar kori temető. (disertaĵo, 1943)
- Regél a vásárhelyi föld. Ősrégészeti kutatások a vásárhelyi határban. (1946)
- A badeni kultúra temetője Alsónémedin. (kunaŭtoro, 1951; ankaŭ germane)
- A bükki kultúra elterjedése Magyarországon. (kunaŭtoro, 1958)
- Denkmäler der frühmittelalterlichen Imkerei am Fuss das Bükkgebirges. (kunaŭtoro, 1965)
- A Magyar Nemzeti Múzeum története. (kunaŭtoro, 1971; 3-a eldono: 1977; reeldonoj: 1982, 1984, 1985)
- A Tiszai kultúra. (disertaĵo kaj monografio, 1971)
- Közép-Kelet-Európa a rézkor végén. (disertaĵo, 1984)
- A szarmata házkutatás a Bácskában. (1990)
- Emlékeimből. Szabolcs-Szatmár megye, 1975. (2006)