József Lévay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Lévay
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1825 (1825-11-18)
en Sajószentpéter
Morto 4-an de julio 1918 (1918-07-04) (92-jaraĝa)
en Miskolc
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo József Lévay
Profesio
Okupo poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Lévay [jOĵef lEvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lévay József estis hungara poeto, tradukisto, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1883), membro de Societo Kisfaludy (1862).

Skulptaĵo pri József Lévay

József Lévay [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1825 en Sajószentpéter. Li mortis la 4-an de julio 1918 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Lévay frekventis gimnazion en Miskolc, poste li lernis juron en Késmárk (nuna [[]]). En 1847 li eklaboris en Miskolc kiel juna juristo. En la sekva jaro li partoprenis en laboro de la parlamento kiel skribisto de Bertalan Szemere. Post fiasko de la hungara liberecbatalo en 1849 li kaŝiĝis, poste en Pest (urbo) li estis ĵurnalisto sub nomo Bátor Miklós (=kuraĝa Nikolao). Li konatiĝis kun János Arany, li komencis poemadi. Inter 1852-1865 li instruis en Miskolc, krome li ricevis departementan oficon. Poste li iĝis ĉefnotario, tial li ne plu instruis. En 1896 li pensiuliĝis. Li ricevis oran plumon kiel premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]