József Mihály

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MIHÁLY József (pro. miha:j) estis hungara ĵurnalisto, kuracisto, instruisto naskiĝinta en Koloĵvaro la 17-an de majo 1853 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de majo 1927.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Mihály studis en Budapeŝto, poste li estis ĉedoma instruisto dum kvar jaroj ĉe grafo, pli posta princo Miklós Pálffy. De 1879 li instruis en diversaj mezlernejoj de Budapeŝto. De 1882 ĝis 1892 li estis kunlaboranto de gazeto sendependa Egyetértés. Li verkis precipe literaturajn kaj teatrajn kritikojn. De 1891 li estis ano de la publikinstrua komitato de la ĉefurbo. En 1894 li diplomiĝis pri medicino kaj li praktikis ankaŭ tiun. Li estis kuracisto de teatro Vígszínház. Li tradukis multe da teatraĵoj el franca kaj angla lingvoj por teatroj de Budapeŝto.

Fonto[redakti | redakti fonton]