József Molnár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

MOLNÁR József estis rumanuja hungara grafikisto, afiŝprojektanto naskita en Marosvásárhely la 16-an de majo 1907 kaj mortinta en Vieno la 4-an de decembro 1983.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Molnár finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo kaj poste li estis studento de arta altlernejo de Berlin-Charlottenburg (1928-32); ekde 1933 li laboris en Bukareŝto. Li partopernis la dekoracilaborojn de rumana pavilono de mondekspozicio de Novjorko (1939), poste iĝis kunlaboranto de reklamagentejo Leech Illustrators. Dum la mondmilito li estis laborservulo en Bukareŝto. En 1948-72 li estis profesoro de Arta Altlernejo Nicolae Grigorescu. Li havis plurajn individuajn ekpoziciojn en Bukareŝto kaj transilvanujaj urboj.

Fonto[redakti | redakti fonton]