József Román

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ROMÁN József [roma'n] estis hungara kuracisto, ministro por sanaferoj. Li naskiĝis la 13-an de junio 1908 en Szamosújvár kaj mortis la 17-an de julio 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Román akiris diplomon en la Universitato de Budapeŝto (1932). Komence li estis vilaĝa kuracisto, poste li finis kurson pri magistra medicino kaj li iĝis distrikta magistra kuracisto. Inter 1945–1955 li estis magistra ĉefkuracisto de departementoj Fejér, poste Csongrád, respektive sanafera sekcigvidanto. Inter 19-a de februaro 1955 kaj 24-a de oktobro 1956 li estis ministro pri sanaferoj. Inter 1957–1959 li estis scienca ĉefkunlaboranto de la Instituto pri Nutraĵindustrio kaj Nutraĵscienco. Ekde 1959 ĝis sia morto li estis direktoro-ĉefkuracisto de Malsanulejo László.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi lexikon