József Sándor (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

SÁNDOR József [s'ndor] estis rumanuja hungara politikisto, verkisto, redaktoro. Li naskiĝis la 16-an de novembro 1853 en Bukareŝto kaj mortis en 1945 en Kluĵo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Sándor pristudis ekde 1874 ĝis 1884 medicinon kaj filologion en Budapeŝto, Bukareŝto kaj Koloĵvaro. En 1885 li estis unu el la fondintoj de la Erdélyi Magyar Közművelődési Egyesület (EMKE). El tiu elbranĉiĝis la Erdélyrészi Kárpát Egyesület en 1891, kiu organizis la movadon turistan. Li luktis por estigo de Székely Szövetség en 1892 por disvolvigo de Sikullando. Inter 1895 kaj 1905 li estis landkunvena deputito. En 1921 li estis unu el fondintoj de la Erdélyi Magyar Párt, ekde 1922 li estis ano de rumana parlamento. Li estis la unua hungara tradukisto de Mihai Eminescu.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.