József Széll (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Széll
Persona informo
Naskonomo Széll József
Naskiĝo la  17-an de marto 1890(nun 1890-03-17)
en Hungario Felsőrajk (Hungario)
Morto la 12-an de septembro 1958
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

József Széll [jOĵef sEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széll József estis hungara aktoro, teatrestro, altlerneja instruisto.

József Széll [1] naskiĝis la 17-an de marto 1890 en Felsőrajk, li mortis la 12-an de septembro 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Széll studis komence en Reĝa Universitato de Budapeŝto por esti piarista instruisto, tamen li akiris aktoran diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1915. Li batalis dum la 1-a mondmilito, kie li vundiĝis kaj ricevis kelkajn medalojn. Inter 1918 kaj 1924 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). En la sekva jaro li fondis teatreton en Újpest, inter 1926–1929 li estis teatrestro en Óbuda. Jam pli frue ekde 1918 li estis ankaŭ sekretario de la menciita Aktora Lernejo, inter 1933–1935 li estis ties lernejestro, inter 1936-1948 viclernejestro. Li verkis ankaŭ poemojn kaj operetojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Lia prezentita opereto[redakti | redakti fonton]

  • Hurrá, Amerika

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.