József Szabó (pastro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Szabó
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de marto 1742(nun 1742-03-17)
en Hungario Csepreg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 2-an de aprilo 1801
en Hungario Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pastromonaĥo
vdr

József Szabó [jOĵef sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó József estis hungara pastro, jezuita monaĥo, plibonigisto.

József Szabó[1] naskiĝis la 17-an de marto 1742 en Csepreg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 2-an de aprilo 1801 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szabó maturiĝis en gimnazio en Győr, en 1761 li aliĝis al jezuitoj. Li studis filozofion kaj teologion en Nagyszombat. Li estis monaĥo ĝis 1773, poste la jezuitoj estis malpermesitaj, tial li iĝis pastro en Szekszárd. Baldaŭ li havis postenon en diocezo de Vác, fine li estis paroĥestro en Besztercebánya. Ekde 1789 li libertempe okupiĝis pri selektado de sekaloj, ekde 1791 de tritikoj, fine pri hordeoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Cultura peponum figuris aeneis illustrata (1790)
  • Váczi gabona (1793, tradukita latinen kaj germanen fare de Lajos Mitterpacher)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]