József Tóth (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Tóth
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1823 (1823-07-05)
en Szentes
Morto 1-an de marto 1870 (1870-03-01) (46-jaraĝa)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Imre Tóth
Okupo
Okupo aktoro
vdr

József TÓTH [jOĵef tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth József estis hungara aktoro, tradukisto, aktorakademia instruisto. Lia filo estis Imre Tóth (teatrestro).

József Tóth [1] naskiĝis la 5-an de julio 1823 en Szentes, li mortis la 1-an de marto 1870 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Tóth frekventis gimnaziojn en Hódmezővásárhely kaj Kecskemét, ekde 1839 li studis juron en Reĝa Universitato de Pest. Baldaŭ li forlasis la universitaton kaj en la Nacia Teatro (Budapeŝto) (tiam nomata Teatro Magyar) li ricevis malĉefajn rolojn. Inter 1841 kaj 1850 li estis membro de diversaj trupoj en Miskolc kaj en aliaj urboj. En tiu periodo kelkfoje li havis rolojn ankaŭ en Nacia Teatro, kie li estis kunulo de Sándor Petőfi. Li edziĝis al aktorino en 1846, baldaŭ li havis 3 gefilojn. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis soldato. Depost 1850 li estis konstanta membro de Nacia Teatro. Interrompo okazis en 1856, tiam li studvojaĝis al Britio por studi teatrajn ludojn de Ŝekspiro. Ekde 1866 li instruis en la Teatra Akademio. Li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Li ankaŭ tradukis dramojn, eĉ li sensukcese verkis dramojn.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝekspiro:
  • Laube: grafo Essex
  • Hebbel: Judith kaj Holofernes

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Szentes (1906)
  • teatrejo de Szentes (1909)
  • busto en Szentes (1923)
  • strato en Szentes

Fontoj[redakti | redakti fonton]