József Takács (pastro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Takács

József Takács
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1911 (1911-06-14)
en Szuhogy
Morto 17-an de januaro 1982 (1982-01-17) (70-jaraĝa)
en Budapest
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ferenc Földes Secondary School • Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary • Pontifika Gregoria Universitato
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • teologo • universitata instruisto
vdr

József Takács [jOĵef takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács József estis hungara katolika pastro, altlerneja instruisto.

József Takács[1] naskiĝis la 14-an de julio 1911 en Szuhogy, li mortis la 17-an de januaro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Takács frekventis bazlernejojn en sia naskiĝloko kaj Szendrő, gimnaziojn en Miskolc kaj Eger, poste li studis en Pontifika Gregoria Universitato. Li pastriĝis en 1936, doktoriĝis post du jaroj. Hejmenveninta el Romo li estis pastro duonjaron en Ózd, poste li estis seminaria prefekto en Eger. Inter 1942-1947 li denove estis pastro en Bátor, poste eklezia dekano en Eger, en 1949 paroĥestro de Törökszentmiklós. En 1950 li ekinstruis en la Teologia Akademio, sed en 1956 la ŝtato ne permesis al li la instruadon, tial li estis denove pastro nur en malgrandaj vilaĝoj: Kács (1956-1960), Kisnána (1960-1962), Visonta (1962-1965), Gyöngyöspata (1965-1977), fine ĝismorte en Adács. En 1975 li ricevis la eklezian rangon titulara preposto. Li estis entombigita en Adács, faris la ceremonion ĉefepiskopo kun 5 episkopoj antaŭ 250 pastroj. En 2004 la restaĵoj estis transmetitaj al kripto de Baziliko-ĉefkatedralo de Eger.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • De sanctitate dei penes prophetas (1938, disertaĵo)
  • A kegyelmi élet: elmélkedések és olvasmányok (1944)
  • Dogmatika: De Deo Redemptore (1955)
  • Dogmatika (2005–2007, tradukaĵo)
  • pluraj manuskriptoj (sen permeso de apero)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]