József Tarnay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TARNAY József [pr.tarnai] estis hungara aktoro naskiĝinta en Nadjvarado la 4-an de decembro 1901 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de decembro 1962.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tarnay debutis dum la unua mondmilito en Transsilvanujo. Li ludis en Székelyudvarhely, Dicsőszentmárton, Torda, Nadjvarado. En 1937 lia direktoro estis Mihály Fekete. En la komenco de la kvardekaj jaroj li ludis en Magyar Dalos Játékszín direktite de Rezső Inke. Post 1945 li aperis en malpli grandaj teatroj de Hungarujo. Inter 1954-1956 li estis direktoro de la Magyar Játékszín.

Fonto[redakti | redakti fonton]