József Wenczl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Wenczl
József Wenczl
József Wenczl
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1945 (1945-05-08)
en Pilisvörösvár
Morto 26-an de oktobro 2014 (2014-10-26) (69-jaraĝa)
en Pilisvörösvár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ho Si Minh Tanárképző Főiskola. Budapesti Kihelyezett Tagozat
Okupo
Okupo koreografo • dancisto
vdr

József Wenczl [jOĵef vencl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wenczl József estis hungara popoldancisto, koreografo, laboristo.

József Wenczl[1] naskiĝis la 8-an de majo 1945 en Pilisvörösvár, li mortis la 26-an de oktobro 2014 en Pilisvörösvár.

Memortabulo pri József Wenczl

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Wenczl devenis el ŝvaba familio. Li estis laboristo en fabriko en Budapeŝto inter 1962-1983. Libertempe li estis aktiva popoldancisto en la loka germana muzika ensemblo. Li akiris kulturistan diplomon en 1983 en altlernejo en Budapeŝto, poste li ricevis postenon en kulturdomo de Pilisvörösvár, kie li laboris ĝis 2008. En la lastaj jaroj li estis kulturdomestro. Paŝo post paŝo li ne nur dancis, sed li kreis ankaŭ koreografiaĵojn, eĉ en aliaj komunumoj li kolektis germanajn dancojn. Li ricevis premiojn ekde 1978, la lastan postmorte.

József Wenczl en 2009

Liaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Akazien polka
  • Aufmarsch
  • Dorffest
  • Donau polka
  • Glückliches Wiederseh’n
  • In Schwung
  • Schwabenfest

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Pilisvörösvár (2017)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]