József Willer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József WILLER rumania hungara publikoficisto, politikisto, redaktoro, muzikisto. Li naskiĝis en Kecskemét la 22-an de majo 1884 kaj mortis 29-an de decembro 1972 en Budapeŝto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Willer pristudis juron kaj muzikon en Budapeŝto. En 1922 kune kun Elemér Jakabffy kaj István Sulyok li establis la revuon Magyar Kisebbség en Lugoj kaj ĝis 1942 li estis ĝia kunlaboranto kaj nome kunulredaktoro. En 1925 li estis redaktoro de Brassói Lapok, ĥorestro de Brassói Dalárda. Li estis elektita parlamenta deputito de Departemento Ciuc en 1926 kaj 1927. En 1938 li retiriĝis el politika vivo, relokiĝis en Lugojon kaj li instruis muzikon. Inter siaj disĉiploj troviĝas interalie Traian Grozăvescu, Zeno Vancea, Ede Teller, Ferenc Balogh, Mária Neumann, Franz Metz, Zoltán Udvardy. Li estis entombigita en Lugoj la 16-an de februaro 1973.

Paroladoj[redakti | redakti fonton]

  • Küzdelem a nemzetkisebbségek nyelvhasználatáért. Kamarai beszéde a közigazgatási javaslat általános vitájában az 1936. febr. 25-i ülésen (Lugos 1936); A Magyar Párt megnyilatkozása a törvényhozás előtt. Beszéde a felirati vitában a kamara 1936. nov. 25-én tartott ülésén (samloke, 1936).

Fonto[redakti | redakti fonton]