Jörmungandr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

JörmundgandrJörmungander, ankaŭ konata kiel la "Serpento de Midgard" (Miðgarðsormr en norena lingvo, Midgårdsormen en modernaj sveda kaj dana), estas giganta serpento kiu ĉirkaŭas Midgard (aŭ Midgård) ĝis la Ragnarök. Ĝi estas malina monstro. La gepatroj de la serpento estas la dio Loki kaj la gigantino Angrboda. Odino forĵetis ĝin al la maro kiu ĉirkaŭas Midgardon, kie ĝi restos ĝis la veno de Ragnarök, tago de la tuta detruado. Jormundgander tiom kreskis ke mordante sian voston ĝi povus ĉirkaŭbraki la tutan teron. Tial ĝi ankaŭ estas konata en la skandinavaj lingvoj kiel "jordens band", t.e., "mondbendo". La nomo aperas kun pluraj alternativaj skribmanieroj: Jormagund, Jormugand, Jormangund, Jormungandr, Jǫrmungandr, kaj Jörmungandr. La variaĵoj dependas de la kriterioj por interpreti la vokalojn de la runoj, kaj ankaŭ de la deziro uzi la ortografion de la modernaj nordiaj lingvoj.

La malamiko de Jörmungandr estis la dio Toro. Elstaras tri mitoj kie ili luktas.