Júlia Bányai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Júlia Bányai
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1823 (1823-11-30)
en Ocna Sibiului
Morto 1-an de novembro 1883 (1883-11-01) (59-jaraĝa)
en Kairo
Okupo
Okupo militisto
vdr

Júlia BÁNYAI [BAnjai] estis unu el hungaraj heroinoj de la hungara revolucio de 1848, edzino de advokato Gyula Sárossy naskiĝinta en Vízakna en 1824 kaj mortinta en Kajro la 1-an de novembro 1883.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kiel vidvino de Sárossy ŝi aliĝis en 1848 al honvedarmeo kaj iom post iom fariĝis kapitano sub nomo de sia mortinta edzo. Post la falo de la liberecbatalo ŝi elmigris en Turkujon. En 1852 ŝi partoprenis la komploton Makk kaj revenis mallongtempe en Transilvanujon. Fine ŝi loksidiĝis en Kajro, kie ŝi malfermis restoracion.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon