Júnez (Zaragozo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Júnez
Júnez, Zaragoza, España, 2015-01-06, DD 01-03 PAN.JPG
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Aragono Aragono
Provinco Zaragozo
Komarko Kvin Vilaĝoj (Aragono)
Areo (ĉe Luna) - km²
Alteco 556 m.
Loĝantaro sen loĝ.
Information icon.svg
vdr

Júnez [1] estas senhoma hispana vilaĝo. Nune ĝi apartenas al municipo Luna, ĉe la Zaragoza provinco. Ĝi apartenas al la komarko Kvin Vilaĝoj (Aragono), en la aŭtonoma komunumo de Aragono, (Hispanio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Júnez situas en la aragona regioneto Kvin Vilaĝoj (Aragono); ĝia distanco ĝis la centra placo de la vilaĝo Luna estas proksimume 10 km laŭ la plej bona vojo. Estas eble veturi tien sur tera montara vojo. Ĝia meza alteco estas 556 m super la nivelo de la maro kaj la senhoma vilaĝeto estas ĉefe ebena.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ne estas nune multaj dokumentoj pri tiu vilaĝo, kaj oni ne povas certigi la daton de ĝia rekonkero fare de la kristanaj militistoj. Españés, tutcerte apartenis jam al Aragona Reĝlando je la jaro 938, kaj tre eble Lacasta, ambaŭ lokoj situas en alteco kaj sur deklivoj. La aragonaj militistoj ne sukcesis konkeri Luna ĝis 1092, malgraŭ ĝia proksimeco al Lacasta kaj Españés. Tre eble Júnez estis ade okupita iam post la mita jaro mil.[3]

En 1358 regis en tiu vilaĝo Lope de Luna.[4]

En 1495, dum la regado de la reĝo de Aragono Juan la 2-a, oni organizis la teritorion de Aragono laŭ regionetoj nomataj "sobrecullidas". Júnez, estis tiel organizita, same kiel la najbaraj Lacasta kaj Españés. Ekde tiam ĝi apartenis al la regioneto de Tarazona.[4]

En 1711, post la Hispana Sukceda Milito, la reĝo de Hispanio Felipe la 5-a ŝanĝis la distribuon de la aragona teritorio, laŭ regionetoj tiam nomitaj "corregimientos" kaj de 1711 ĝis 1833 Júnez apartenis al nova regioneto Cinco Villas, malgraŭ tio, en 1787 Júnez aperas en fidinda dokumento en la regioneto de Zaragozo.[4]

Post la distribuado de Hispanio en provincoj, en 1833, tuj sekve oni dividis la provincojn laŭ jurisdikciaj distriktoj, kaj ekde 1834 Júnez apartenas al jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros. En 1845 Júnez aliĝis al municipo Luna.[4]

La ĉiutaga vivo estis tre malkomforta en Júnez, ĉar tie mankis elektra energio, telefono, akvo en la domoj, distis pli ol dek kilometroj por iri serĉi kuraciston. Ekde 1960 la enloĝantoj komencis migri al aliaj lokoj: ĉefe al Zaragozo kaj Luno. Kiam oni fermis la lernejon, en 1966, tiam multaj aliaj foriris. La lasta enloĝanto, ŝajne formigris dum 1973.[5][6]

Ĉio komencis iri malbone, kiam la arbargardistoj ekdenuncis la enloĝantojn, ĉar ili havis kaprajn brutarojn, kiuj manĝis iom da arboj, sed vere ili ne formanĝis tiom, kion la arbargardistoj diris. Kiam ili devis vendi la kaprojn, ili perdis gravan vivrimedon, kaj tial ili forlasis la vilaĝeton por serĉi pli bonajn vivkondiĉojn eĉ en Zaragozo, kiam ili jam ne trovis laboron en Luna aŭ en la ĉirkaŭaĵo.[6]

Arto[redakti | redakti fonton]

La paroĥeja kirko dediĉita al Sankta Francisco Javier, estas netipa konstruaĵo preskaŭ kvadrata, malsimila al la kutimaj rektangulaj kirkoj de la regioneto. Ŝajne ĝi estis konstruita dum la 17a jarcento. Ĝia sonoril-muro situas je la suda flanko de la kirko kaj havas nur unu fenestrotruon sen sonorilo. Oni okazigis tie la lastan meson en 1962, okaze de unua komunio.[5]

Nune restas nur ĝiaj muroj, ĉar ĝia tegmento disfalis antaŭ kelkaj jaroj. Ene la rubusejoj kaj veprejoj regas kaj tial estas preskaŭ neeble eniri.

La ŝtona baptistejo estis translokita ĝis la kirko dediĉita al sanktulo Santiago ĉe la kvartalo nomita "De Krono" en la vilaĝo Luna.[5]

Ĝia nuna aspekto[redakti | redakti fonton]

Nune estas konstruaĵoj pli malpli ruinigitaj, sed sufiĉe nombro da domoj ankoraŭ estas bone konservataj. Elstaras la solideco kaj grandeco de kelkaj el ĝiaj ŝtonaj konstruaĵoj. Ankoraŭ en la ĉirkaŭaĵo oni kulturas kampojn, kaj en konstruaĵo de la vilaĝeto estas ŝafaj gregoj, sed jaron post jaro ĉio aspektas iomete malpli bone, ĉar tie apenaŭ oni faras riparojn.[7][3][8]

Ĉirkaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

La deklivo estas relative milda en la ĉirkaŭaĵo de Júnez, ne tiel forta kiel en Lacasta aŭ en Españés, sed iom pli forta kiel en Luna. Estas kulturitaj kampoj kaj bela arbara pejzaĝo.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asín, Nuria kaj Ona, José Luis. Cinco Villas - La comarca pueblo a pueblo (hispane) (PDF), p. 359. Gobierno de Aragón. Alirita la 14-an de junio de 2018.
  2. GEA Gran Enciclopedia Aragonesa. Júnez (hispane). El Periódico de Aragón. Alirita la 14-an de junio de 2018.
  3. 3,0 3,1 Lacasta y Júnez (hispane). Paisajes sin cobertura (2010-12-14). Alirita la 14-an de junio de 2018.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 (es) Ubieto Arteta, Antonio, Historia de Aragón: Los pueblos y los despoblados. Vol II, Anubar (Zaragozo),‎ , p. 666-667
  5. 5,0 5,1 5,2 Calderón, Faustino. Júnez (Zaragoza) (hispane). Los pueblos deshabitados. Alirita la 14-an de junio de 2018.
  6. 6,0 6,1 Carrey, María Eugenia. Demografía aragonesa: pueblos mudos - Júnez y Lacasta, en Cinco Villas, son dos ejemplos de pueblos deŝabitados (hispane). El Periódico de Aragón (2008-08-17). Alirita la 14-an de junio de 2018.
  7. Júnez (hispane). Abandonados al silencio (2017-01-08). Alirita la 14-an de junio de 2018.
  8. Gonnin, Jean Claude. Vista aérea de Júnez, un pueblo abandonado (hispane) (Jutuba video) (2012-10-29). Alirita la 14-an de junio de 2018.
  9. Rutas: Luna-Júnez-Lacasta (PR-Z 104) (hispane). Comarca de Cinco Villas. Alirita la 14-an de junio de 2018.