Jūratė kaj Kastytis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jūratė)
Jūratė kaj Kastytis
legendo • mitologia estaĵo
Informoj
vdr

Jūratė kaj Kastytis estas inter la plej famaj kaj popularaj litovaj legendoj. Literature ĝi unuafoje fiksiĝis en la jaro 1842 fare de Liudvikas Adomas Jucevičius. Ekde tiam ĝi multfoje adaptiĝis por modernaj poemoj, baletoj kaj eĉ rok-muzikaj operoj.

La rakonto[redakti | redakti fonton]

La historio tre varias inter la diversaj versioj. Tamen la bazaj faktoj restas la samaj. La diino (en iuj versioj nomata marvirino) Jūratė, kies nomo venis de la litova substantivo jūra - maro) vivis profunde en la Balta Maro en belega sukcena kastelo. Ŝi regis la maron kaj ĉiujn marajn vivaĵojn. Juna fiŝisto kun la nomo Kastytis ĝenis tiun pacon ĉar li kaptis multajn fiŝojn. Jūratė decidis puni lin kaj restarigi la pacon, sed ŝi enamiĝis al la bonaspekta juna viro. Ili pasigis iom da feliĉa tempo en la mara kastelo, sed Perkūnas, la dio de tondro de la litova mitologio, ekŝiis la la senmorta diino havis aman rilaton al morta viro. Li furioziĝis kaj detruis la sukcenan kastelon per fulmo, tial ke restis nur milionoj da pecetoj. Jūratė estis ĉene ligita al aŭ la kastela ruino aŭ al roko funde de la maro fare de Perkūnas. Laŭ la legendo, jen la kaŭzo kial ankoraŭ nun post ŝtormo pecetoj da sukceno el la Balta Maro ĵetiĝas al la plaĝoj de la landoj de Baltio.

Laŭ aliaj versioj, Jūratė savis Kastytis, kiam li preskaŭdronis en ŝtormo, Kastytis poste estis mortigita de la furioza Perkūnas kaj Jūratė priploras lian morton ĝis hodiaŭ. Laŭ tiuj versioj estas ŝiaj larmoj, kiuj solidiĝas al sukcenopecoj kaj eblas aŭdi ŝian ploron ankoraŭ nun dum ŝtormoj. Kelkaj versioj precizigas, ke Kastytis venis el la fiŝista vilaĝo Šventoji norde de Palanga.

Kultura signifo[redakti | redakti fonton]

La krono kaj sukcena kolĉeno de Jūratė en la blazono de Palanga

La litovoj havas multnombrajn legendojn kaj tradiciajn rakontojn. Supozeble, Eglė, la reĝino de serpentoj (litove: Eglė žalčių karalienė) kune kun "Jūratė kaj Kastytis" estas la plej konataj. Kvankam la rakonto pri Eglė estas multe pli komplika, ambaŭ legendoj estas historioj pri amo, kiuj enhavas elementojn de la Litova mitologio kaj provas klarigis la originon de iuj naturaj fenomenoj. Ĝis hodiaŭ kaj Eglė kaj Jūratė estas popularaj litovaj inaj nomoj.

En Palanga, la ĉefa mara feri-urbo en Litovio, ekzistas monumento dediĉita al Jūratė kaj Kastytis. Ĝi troviĝas sur placo senpere proksime al ĉefa turista altiraĵo, ponto de la dunoj en la maron, kiu aparte impresas vespere dum la sunsubiro. La blazono de la urbo Palanga same referencas al la legendo: la sukcenaj globetoj reprezentas la antikvan metion arte prilabori sukcenon, kaj la arĝenta krono reprezentas la diinon Jūratė.

La legendo inspiris plurajn aliajn artaĵojn. Dum la jaro 1920 Maironis, unu el la plej famaj litovaj poetoj de la 20-a jarcento, verkis baladon honore al la amantoj. Ke la legendo hodiaŭ estas tiom bone konata al ĉiu litovo, je granda parto estas merito de tiu balado. Lignoĉize printitaj ilustraĵoj de Vaclovas Rataiskis-Ratas, kiujn li verkis por la balado, gajnis premiojn en internacia ekspozicio en Parizo dum 1937. Dum 1933 baledo pri la temo estis surscenigita. Dum 1955 opero (kiu premieris dum 1972 en Ĉikago, kie vivas aparte multaj litovaj elmigrintoj) kaj teatraĵo verkiĝis. Okaze de la 750-jara jubileo de la litova haven-urbo Klaipėda, dum 2002 rokmuzika opero pri Jūratė kaj Kastytis sursceniĝis - pluraj famuloj kunlaboris en tiu projekto kaj ĝi iĝis granda sukceso. La rok-muzika opero daŭrigas la rakonton tie, kie la origina legendo finiĝas: la kastelo estas detruata kaj la amantoj separitaj. Kritikistoj laŭdis, ke la adapto trafe modernigis la malnovan historion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]