J-sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markos Kramer prezentis la J-sistemon dum la 10-a Junulara E-Semajno en Storkow (Mark), Germanio.

La J-sistemo estas propono por seksneŭtralaj esprimoj en Esperanto, koncipita de Markos Kramer (membro de la Akademio de Esperanto) kaj pluevoluigita kunlabore kun Luko Cerante. Ĝia ideo estas krei novajn seksneŭtralajn radikojn per sistemeca modifado de la tradiciaj virseksaj radikoj, plej ofte per simpla aldono de la litero J, kiel en pajtro (seksneŭtrala formo de patro/patrino) kaj ejdzo (seksneŭtrala formo de edzo/edzino).

Kiam oni kombinas la J-sistemon kun riismo, la rezultanta lingvouzo nomiĝas J-riismo. Teorie eblas ankaŭ kombini ĝin kun alia solvo al la pronomproblemo, ekzemple kun ĝiismo (la rezultanta lingvouzo do nomiĝus J-ĝiismo).[1]

Ekzistas nuntempe pluraj konkurencantaj proponoj pri tio, kiel oni povus enkonduki novajn seksneŭtralajn radikojn.[2] Nuntempe neniu propono estas vaste akceptata de la komunumo, sed nur uzata kaj diskutata en kelkaj malgrandaj rondoj.[3]

Markos Kramer forlasis la sistemon komence de 2021 favore al aliaj sistemoj por seksneŭtralaj vortoj.[4]

La tri principoj por krei la novajn radikojn[redakti | redakti fonton]

La J-sistemo baziĝas sur la ideo, ke laŭ la Fundamento kaj la lingva tradicio oni rajtas enkonduki novan radikon se oni volas esprimi ion, kio ne esprimeblas per kombino de oficialaj aŭ jam kutimaj lingvaj elementoj. En tradicia Esperanto la radikoj por pluraj vortoj, ĉefe por parenco-rilatoj kiel patro kaj frato kaj por nobeltitoloj kiel reĝo kaj princo, havas klare virseksan signifon. Eblas tiun virseksan signifon modifi per aldono de -in- aŭ aldono de ge-, sed neniu el la du solvoj donas seksneŭtralan formon. La tradicia kaj Fundamenta signifo de ge- ja estas 'de ambaŭ seksoj', kio ankaŭ klarigas, kial la formoj kun ge- tradicie estas uzataj nur multenombre. Ĉar nuntempe multaj esperantistoj sentas komunikan bezonon je seksneŭtralaj esprimoj kaj ne eblas krei ilin per kombino de tradiciaj elementoj, estas pravigeble enkonduki novajn radikojn por krei tiajn seksneŭtralajn esprimojn.

Por eviti arbitrecon en la elekto de la novaj radikoj, kaj por plifaciligi ilian lerneblecon, la J-sistemo proponas enkonduki tiujn novajn radikojn en tute sistema maniero, per eta modifo al la tradicia virseksa radiko laŭ la jenaj tri principoj:

  1. Oni aldonu "j" post la unua vokalo de vorto.
  2. Se tiu vokalo estas "i", oni anstataŭigu ĝin per "e".
  3. Se la unuan vokalon samsilabe sekvas "ŭ" aŭ "r", oni forigas tiun "ŭ" aŭ "r".

Novaj seksneŭtralaj radikoj[redakti | redakti fonton]

El aplikado de ĉi tiuj tri principoj rezultas la jenaj novaj seksneŭtralaj radikoj:

Laŭ la unua principo:

  • pajtro (el patro)
  • frajto (el frato)
  • ajvo (el avo)
  • nejpo (el nepo)
  • ojnklo (el onklo)
  • nejvo (el nevo)
  • kujzo (el kuzo)
  • ejdzo (el edzo)
  • knajbo (el knabo)
  • bujbo (el bubo)
  • rejĝo (el reĝo)
  • cajro (el caro)
  • dujko (el duko)
  • grajfo (el grafo)
  • bajrono (el barono)
  • kajvaliro (el kavaliro)
  • dajmo (el damo)
  • mojnaĥo (el monaĥo)
  • ajbato (el abato)

Laŭ kombino de la unua kaj la dua principo:

  • fejlo (el filo)
  • vejro (el viro)
  • sejnjoro (el sinjoro)
  • fejanĉo (el fianĉo)
  • vejdvo (el vidvo)
  • prejnco (el princo)
  • ĝejgolo (el ĝigolo)

Laŭ kombino de la unua kaj la tria principo:

  • frajlo (el fraŭlo)
  • majkizo (el markizo)
  • lojdo (el lordo)

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

La propono de Markos Kramer povas esti konsiderata enkonduko de nova morfologia kategorio: infikso, fremda al la gramatiko de Esperanto. El tiu vidpunkto, oni ne parolus pri novaj radikoj, sed pri radikoj modifitaj per infikso.

Tio kontrastas kun la aglutina karaktero de vortfarado en Esperanto, precize kun la formvariado de morfemoj[5], ĉar (krom la apartaj okazoj de modifoj pro la aldono de la karesaj sufiksoj -ĉj- kaj -nj-) la radikoj en Esperanto estas neŝanĝeblaj.

Aliflanke, ankaŭ eblas argumenti, ke ĝuste ĉar Esperanto ne havas infiksojn, tiu interpreto ne povas esti ĝusta, kaj la origine intencita interpreto, laŭ kiu temas pri novaj radikoj ne derivitaj per vortfaraj meĥanismoj de Esperanto, estas la sola ebla interpreto de la J-sistemo.

La fakto, ke Markos Kramer estas membro de la Akademio de Esperanto ne signifas, ke la propono estas aŭtoritata. Fakte, ajna propono enkonduki strukturajn reformojn en la lingvon kontraŭas la celon de la institucio, kies tasko estas "konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon"[6]. Temas pri persona propono, kun ĝis nun tre limigitaj uzo kaj akcepto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Markos Kramer (2019-01-14). Prelego kaj diskutrondo pri J-riismo ĉe du renkontiĝoj. J-riismo: riismo sen problemaj signifoŝovoj. Arkivita el la originalo je 2019-12-14. Alirita 2019-12-14. “Kiam oni kombinas la J-sistemon kun uzado de ri, tio nomiĝas J-riismo, sed teorie eblas ankaŭ kombini ĝin kun alia solvo al la pronomproblemo, ekzemple J-ĝiismo.”.
  2. Cyril Robert Brosch, Markos Kramer, Luko Cerante, Robin van der Vliet (2019-11-11). Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo. Lingva Kritiko. Arkivita el la originalo je 2019-12-14. Alirita 2019-12-14.
  3. Bertilo Wennergren (2019-12-11). Seksa signifo de O-vortoj. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2019-12-14. Alirita 2019-12-14. “Kelkaj nun eksperimente ekuzas novajn sekse neŭtralajn vortojn anstataŭ la malgranda grupo de vere viraj vortoj. Ili uzas ekzemple nove kreitajn vortojn kiel pajtro° kaj ejdzo° anstataŭ patro/patrino kaj edzo/edzino respektive. Aliaj ekuzas parento° kaj spozo° samcele. Tiaj novaj vortoj estas uzeblaj egale por viroj, virinoj kaj neduumaj homoj. Sed ilin ankoraŭ uzas nur malmultaj homoj.”.
  4. Markos Kramer (2021-01-06). Seksneŭtralaj parencovortoj – rezultoj de opinisondo. Lingva Kritiko. Arkivita el la originalo je 2021-02-11. Alirita 2021-02-11. “Pro ĉi tiuj rezultoj mi nun opinias, ke ne plu indas elspezi energion por unu el la sistemoj, kiuj ne sukcesis esti inter la tri plej sukcesaj de ĉi tiu opinisondo. Tio kompreneble ankaŭ validas por la J-sistemo, kiun mi – kiel verŝajne multaj legantoj scias – aktive subtenadis kaj uzadis dum preskaŭ tri jaroj antaŭ la okazigo de ĉi tiu opinisondo. Mi do nun ĉesas uzi la J-sistemon, kaj anstataŭe praktikas miksaĵon de la pruntvorto-sistemo kaj la ge-sistemo.”.
  5. John Wells (1978): Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Roterdamo: CED (UEA). 30.
  6. Akademio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]