J.O.B. Records

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J.O.B. Records
diskeldonejo vd
Dum 1949 - 1974
Fondintoj St. Louis Jimmy Oden vd
Sidejo Ĉikago
Lando Usono
vdr

J.O.B. Records estis usona sendependa diskeldonejo, kun sidejo en Ĉikago, fondita de la negocisto Joe Brown kaj de la blusisto St. Louis Jimmy Oden en 1949. Ĝi specializiĝis en sudusona bluso kaj en urba ritmenbluso. En 1952, la registraĵo de "Five Long Years" de Eddie Boyd iĝis sukceso kaj atingis la unuan rangon en la pinta listo de la usona gazeto Billboard. En 1953, J.O.B. havis portempan kunlaboradon kun Chance Records. La kompanio registris malmulte ĝis 1972, kiam ĝi vendis sian katalogon al Jewel Records. La lasta simpla disko de J.O.B. estis publikigita en 1974. La tutmondaj rajtoj de J.O.B. Records estis akirita de 43 North Broadway, LLC en 2015.

Artistoj registritaj de J.O.B. estis ekzemple: Eddie Boyd, Willie Cobbs, Floyd Jones, King Kolax, J. B. Lenoir, Snooky Pryor, Johnny Shines, kaj Sunnyland Slim,

Estis simile nomita, sed nerilata, diskeldonejo situa en Luiziano en 1950.