Ĵ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el JH)
Ĉapelo ˆ
 â
Ĉ ĉ
Ê ê
ế
Ĝ ĝ
Ĥ ĥ
Î î
Ĵ ĵ
Ô ô
Ŝ ŝ
Û û
Ŵ ŵ
Ŷ ŷ
Ĵ ĵ

Ĵ, minuskle ĵ, estas la 14-a litero de la Esperanto-alfabeto, havanta la prononcon (laŭ IFA) [ʒ] kaj la nomon "ĵo".

Ĵ estas invento de Zamenhof, modifo de J. La kaŭzo, ke li ne elektis la signon Z kiel bazon (kio estus pli logike, kiel voĉa kuzo de 'Ŝ'), probable estas influo de la franca, en kiu j prononcatas [ĵ], ekzemple la nomo Jacques [ĵak]. Ankaŭ povas faktori, ke estas grafike malbona solvo (tiom da pintaj anguloj ĝenas la legadon). Pro la ortografia simileco, ĵ estas ofte uzata eĉ por transskribi j [ĝ] de angladevenaj vortoj, spite al la ŝanĝata prononco: jeep [ĝip] > "ĵipo", jazz [ĝez] > "ĵazo".

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Surogataj skribosistemoj[redakti | redakti fonton]

Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĵ teknike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "jh", kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "jx" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj jˆ kaj j'.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.