Jogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el JOG)
Jogo
korpekzercado • religia aktiveco • mensa-korpa terapio
Fakoj
Asano • Pranayama • meditado
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Vrksasana pozicio

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Jogo, foje jogao, estas familio de antikvaj fizikaj, mensaj, kaj spiritaj praktikoj kiuj originis en Hindio, kie ili daŭre estas vibrantaj kaj vivantaj tradicioj. Jogo celas kombini sintenojn, meditadon, kontrolitan spiradon, elparoladon de vortoj kaj aliaj teknikoj por kontribui al la disvolviĝo de la individuo, trankviligi doloron kaj atingi staton de vekiĝo[1]. La fina celo de jogpraktikado estas atingo de liberiĝo (sanskrite : mokṣa ; nagarie (devanāgarī) : मोक्ष) el mondaj suferoj kaj el la ciklo de naskiĝo kaj morto (sansaro).

Oni ofte parolas pri ĉiu formo de jogo kiel "vojo" al vekiĝo. Jogo, kiel rimedo de vekiĝo estas centra por Hinduismo, Budhismo (ĉefe ĉe la Vahrajana Budhismo[2][3][4]), Sikhismo kaj Jainismo,[5][6][7][6] influintaj aliajn religiajn praktikojn tutmonde.

La Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 25-an de Junio kiel 'Internacia Tago de Jogo".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino jogo venas el la sanskrita योग kiu signifas unio de korpo kaj spirito. La vorto posedas la saman hind-eŭropan radikon kiu troveblas en la franca joug, en la angla yoke aŭ en la rumana jug.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de jogo laŭ teorioj datas el antaŭ-Vedaj hindiaj tradicioj. La plej fruaj skribitaj tekstoj pri jogo aperas en la Rigvedo[8], kiu estis verkita inter 1500 kaj 1200 antaŭ Kristo (a.K.). Estas malfacile konstati precizan daton de la apero de jogo, ĉar Rigvedo estis transdonita parole dum la unua jarmilo.

Jogo plej verŝajne disvolviĝis ĉirkaŭ la sesa kaj la kvina jarcentoj a.K., en la antikvaj hindiaj asketa kaj ŝramanaj movadoj.[9] La kronologio de la plej fruaj tekstoj kiuj priskribas jogajn praktikojn ne estas klara, variante al hinduismaj Upaniŝadoj[10] kaj budhisma Palia Kanono,[11] probable el la tria jarcento a.K. aŭ poste. Tekstoj de hatha jogo aperis ĉirkaŭ la 11-a jarcento kun originoj en tantro.[12][13]

Bildoj de meditantaj jogistoj el la Indusa Valo laŭtakse aĝas 6000-7000 jarojn.

Upaniŝadoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj detalaj priskriboj de la principoj kaj celoj de jogo troviĝas en la Upaniŝadoj, kiuj estis verkitaj inter la oka kaj la kvara jarcentoj a.K. En la Upaniŝadoj, ankaŭ nomataj Vedanta, la malnovaj praktikoj de oferdonoj kaj la ceremonioj por pacigi la diojn anstataŭiĝas per nova kompreno ke la homo povas, per ena oferdono, fariĝi unu kun la Supera Estaĵo (aludita kiel BrāhmanMāhātman) per morala kulturo, memregado kaj mensa trejnado.

Jogo en okcidento[redakti | redakti fonton]

La Jogaj Sutroj de Patanjali datas el la unua duono de la 1-a jarmilo de nia erao,[14][15] sed akiris elstarecon en okcidento nur en la 20-a jarcento.[16] Ĝi priskribas la aliĝon al la "ok brakoj" (la sumo kiu konsistigas "ashtanga jogo"-n) por kvietigi la menson kaj unuiĝi kun la senfino.

Jogo-guruoj el Barato enkondukis jogon en okcidenton,[17] sekve de la sukceso de Sŭami Vivekananda en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcento.[18]

En la 1980-aj jaroj, jogo populariĝis kiel sistemo de fizika ekzercado tra la tuta okcidenta mondo.[13] Jogo en hindiaj tradicioj, tamen, estas pli ol fizika ekzercado, ĉar ĝi havas meditigan kàj spiritan kernon.[19] Unu el ses ĉefaj ortodoksaj skoloj de hinduismo estas nomata ankaŭ "jogo" kiel propra filozofio, kiu havas sian propran epistemologion kaj metafizikon. Ĝi tre rilatas al la hinduisma Samĥja filozofio[20].

Kultura heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Speciala komitato de Unesko enlistigis jogon en sia Listo de nemateria kultura heredaĵo[1]. Sekvante la ligilon al la referenco spekteblas jutuban videon de Unesko pri jogo.

Diversaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Dum la longa historio de jogo, aperis ampleksa diverseco de skoloj, praktikoj kaj celoj[21] kaj ekzistas multnombraj ekzemploj de subdividoj kaj sintezoj. Laŭ la internacia federacio de jogo ekzistus 20 diversaj tradicioj de jogo, sed jenaj formoj de jogo apartenas al la plej tipaj: bhakti, jnana, karma, kundalini kaj rāja jogo [22][23].

Jogo inkluzivas amon kaj sindediĉon (kiel en bhakti jogo), sindonan laboron (kiel en karma jogo), konon kaj distingpovon (kiel en jnana jogo), aŭ ok-brakan sistemon de disciplinoj emfazante meditadon (kiel en rāja jogo aŭ aŝtanga jogo).

Akrojogo en parko.

En aliaj partoj de la mondo kie jogo estas populara, alispeca formo de hatha jogo ekestis kaj fariĝis asociata plej ofte kun asanoj (pozicioj) de hatha jogo, kiu populariĝis pro ĝiaj fizikaj korpoekzercoj. Jogo prezentas ankaŭ la ideon ke la atmano gvidas al absoluta unuiĝo. Per la unuigo de tiuj du elementoj (atmano kaj unuiĝo), jogo estas la realigo de la vero per la joga vojo.

Akrojogo (alilingve foje Acro-Yoga aŭ Acroyoga) estas la nomo de nova jogodisciplino kiu inspiras sin je tradicia jogo, akrobatado kaj taja masaĝo. Kutime sesio de akrojogo komencas per bonveniga cirklo, kiu ebligas al la partoprenantoj kune spiri kaj movi. Poste sekvas varmigaj ekzercoj kiuj enhavas ankaŭ sinsekvon de jogopozicioj. Plua ŝtupo estas la partnera sesio kiu inkluzivas muskoletendojn, kiu postulas du personojn, kiuj fidas unu la alian kaj partumas interligitecon.

Raja jogo aŭ en sanskritaj tekstoj, rāja yoga (/ˈrɑːdʒə ˈjoʊɡə/) estis kaj la celo de jogo kaj metodo akiri ĝin. La termino estas ankaŭ moderna nomo por la praktiko de jogo,[24][25] kiam en la 19-a jarcento Sŭami Vivekananda egaligis la koncepton de raja jogo kun la Jogaj Sutroj de Patanĝali.[26]

Praktikado de jogo[redakti | redakti fonton]

Moderna praktiko de jogo ofte inkluzivas tradiciajn elementojn hereditajn el la hinduismo, kiel moralaj kaj etikaj principoj, poziciojn por konservi la korpon en bona sanstato, spiritan filozofion, instruojn de guruo, kantadon de mantroj (sanktaj silaboj), kvietigon de spiro kaj senmovigon de la menso per meditado. Tiuj ĉi elementoj ofte iĝas adaptitaj por la bezonoj de la nehinduismaj praktikantoj.

Proponantoj de jogo taksas la ĉiutagan praktikadon mem kiel pliboniga ; ĝi plibonigus la sanstaton, la emocian ekvilibron, la mensan klarecon kaj la vivoĝojon. Adeptoj de jogo progresus al stato de samadhi[27], je kiu la praktikanto havus tutan regadon pri sia konscio.

La celoj de jogo estas esprimitaj malsimile en diversaj tradicioj :

En la diocentrema hinduismo, jogo estas taksata kiel serio de praktikoj kiuj intencas alproksimigi homojn al Dio aŭ helpi ilin akiri unuiĝon kun Dio.

En budhismo, kiu ne postulas necese kreantan tipon de Dio, jogo pliprofundigas la saĝon de la praktikantoj, kompaton kaj envidon. En okcidentaj tradicioj, kie ekzistas forta emfazo de individueco, jogpraktikado estas aldono de la serĉado de signifo en la egoo kaj integrado de diversaj aspektoj de la estaĵo.

La terminoj mem-realiĝo kaj Di-realiĝo estas uzataj interŝanĝe en hinduisma jogo, kun la subkaŝiĝanta kredo ke la vera naturo de la egoo, malkovrita per praktikado de jogo, estas samspeca al la naturo de Dio.

La fina celo de jogpraktikado estas atingo de liberiĝo el mondaj suferoj kaj el la ciklo de naskiĝo kaj morto (mokŝa sansaro).

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Multaj studoj klopodis determini la efektivecon de jogo kiel komplementa interveno kontraŭ kancero, skizofrenio, astmo, kaj kormalsanoj.[28][29] La rezultoj de tiuj studoj estis miksaj kaj ne definitivaj, el kiuj kancerstudoj sugestas neniun al neklaran efektivecon, kaj aliaj sugestas, ke jogo povus malpliigi la riskajn faktorojn kaj helpi al la pacienta psikologia kurprocezo.[28][29]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en, fr, es, pt, it) International Yoga Federation (eo: Internacia Federacio de Jogo)

Filmeto de Unesko pri jogo, YouTube

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (nl) Yoga is vanaf nu cultureel erfgoed (Jogo estas ekde nun kultura heredaĵo (Unesko), Metro, la 2-an de decembro 2016.
  2. Chogyam Trungpa (2001) The Lion's Roar: An Introduction to Tantra. Shambhala. ISBN 1-57062-895-5
  3. Edmonton Patric 2007, pali and its significance p. 332
  4. Lama Yeshe (1998). The Bliss of Inner Fire. Wisdom Publications. pp. 135-141.
  5. Denise Lardner Carmody, John Carmody (1996), Serene Compassion. Oxford University Press US. p. 68.
  6. 6,0 6,1 Stuart Ray Sarbacker, Samādhi: The Numinous and Cessative in Indo-Tibetan Yoga. SUNY Press, 2005, pp. 1–2.
  7. Tattvarthasutra [6.1], vidu Manu Doshi (2007) Traduko de Tattvarthasutra, Ahmedabad: Shrut Ratnakar p. 102
  8. Karel Werner asertas ke la ekzisto de jam espertaj jogistoj en Vedaj tempoj ne povas esti dubaj, citante la himnon Kesin de Rigvedo kiel pruvo de joga tradicio en la Veda epoko. Karel Werner (1977), Yoga and the Ṛg Veda: An Interpretation of the Keśin Hymn (RV 10, 136), Religious Studies, Vol. 13, No. 3, paĝoj 289-302
  9. Samuel, Geoffrey (2008), The Origins of Yoga and Tantra, Cambridge University Press, ISBN 978-0-521-69534-3 [1] Alirita la 17an de Januaro 2016. p. 8.
  10. Mark Singleton (2010), Yoga Body: The Origins of Modern Posture Practice, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-539534-1, paĝoj 25-34
  11. Werner, Karel (1998). Yoga And Indian Philosophy (1977, Reprinted in 1998). Motilal Banarsidass Publ. ISBN 81-208-1609-9. p. 119-20
  12. James Mallinson, "Sāktism and Hathayoga," 28a de Junio 2012. http://www.khecari.com/resources/SaktismHathayoga.pdf Arkivigite je 2013-06-16 per la retarkivo Wayback Machine [alirita la 19an de Septembro 2013] pg. 20, Citaĵo: "The techniques of hatha yoga are not taught in Sanskrit texts until the 11th century or thereabouts."
  13. 13,0 13,1 Burley, Mikel (2000). Hatha Yoga: Its Context, Theory and Practice. Delhi: Motilal Banarsidass. p. 16. "It is for this reason that hatha-yoga is sometimes referred to as a variety of 'Tantrism'."
  14. Whicher, pp. 1-4, kronologio ĉe pp. 41-42
  15. W. Y. Evans-Wentz (2000), Tibetan Yoga and Secret Doctrines, 3a Eldono, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-513314-1, Ĉapitroj 7 kaj 8
  16. White, David Gordon (2014), The "Yoga Sutra of Patanjali": A Biography, Princeton University Press pp. xvi-xvii
  17. White, David Gordon (2011), Yoga, Brief History of an Idea (Ĉapitro 1 de "Yoga in practice") (PDF), Princeton University Press, p. 2.
  18. White, 2011, p. 2.
  19. * Marek Jantos (2012), in Oxford Textbook of Spirituality in Healthcare (Editors: Mark Cobb et al.), Oxford University Press, ISBN 978-0-19-957139-0, paĝoj 362-363
  20. * Mikel Burley (2012), Classical Samkhya and Yoga: An Indian Metaphysics of Experience, Routledge, ISBN 978-0-415-64887-5, Vidu Enkondukon;
    • John A. Grimes (1989), A Concise Dictionary of Indian Philosophy: Sanskrit Terms Defined in English, State University of New York Press, ISBN 978-0-7914-0100-2, paĝo 70
  21. White, David Gordon (2011), Yoga, Brief History of an Idea (Ĉapitro 1 de "Yoga in practice") ([2] PDF alirita la 17an de Januaro 2016), Princeton University Press
  22. (en) Six classical forms of yoga explained, Purplelotusyoga.com
  23. (eo) Jogao, Epitomo de la Alianco Universala, p. 27, Alianco Universala, Kalamata, Grekio, (elĉerptia, ĝi haveblis ankaŭ en la greka, angla kaj franca). Kopio konserviĝas ĉe la IEA.
  24. Jason Birch (2013), Råjayoga: The Reincarnations of the King of All Yogas, International Journal of Hindu Studies, Volume 17, Issue 3, pp. 401–444
  25. Mallinson-1 2011.
  26. Swami Vivekananda, Raja Yoga, ISBN 978-1500746940
  27. Noto : Samadhi (sanskrite: समाधि, samādhi, 'profunda meditado', 'absorbado') estas la oka kaj lasta paŝo en la okobla joga vojo (ashtanga-jogo) de la jogaj sutroj de Patanjali.
  28. 28,0 28,1 * (Majo 2009) “An evidence-based review of yoga as a complementary intervention for patients with cancer”, Psycho-Oncology 18 (5), p. 465–475. doi:10.1002/pon.1411. 
    • (Oktobro 2012) “Yoga as an Alternative and Complementary Treatment for Asthma: A Systematic Review”, Journal of Evidence-Based Complementary & Alternative Medicine 17 (3), p. 212–217. doi:10.1177/2156587212453727. 
    • (Novembro–Decembro 2005) “Risk Indices Associated with the Insulin Resistance Syndrome, Cardiovascular Disease, and Possible Protection with Yoga: A Systematic Review”, Journal of the American Board of Family Medicine 18 (6), p. 491–519. doi:10.3122/jabfm.18.6.491. 
  29. 29,0 29,1 (Julio 2012) “Yoga in schizophrenia: a systematic review of randomised controlled trials”, Acta Psychiatrica Scandinavicao 126 (1), p. 12–20. doi:10.1111/j.1600-0447.2012.01865.x.  , art.nr. 10.1111/j.1600-0447.2012.01865.x
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yoga en la angla Vikipedio.