Saltu al enhavo

Ja'an

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ja'an
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 625000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 507 258  (2010) [+]
Loĝdenso 100 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 59′ N, 103° 0′ O (mapo)29.9888103.00074Koordinatoj: 29° 59′ N, 103° 0′ O (mapo) [+]
Alto 580 m [+]
Areo 15046,1 km² (1504610 ha) [+]
Ja'an (Ĉinio)
Ja'an (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Ja'an

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ya'an [+]
vdr

Ja’an, per simpligita ĉina skribo 雅安, per pinjino Yǎ'ān, per Wade–Giles Ya-an estas prefektujnivela milionurbo en provinco Siĉuano en Ĉina Popola Respubliko.

Placo kun monumento en Ja’an

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 en la prefektujnivela areo vivis 1434603 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ja’an situas en rendo de baseno sur areo 15213 km² super la marnivelo 580 m. Ĝi konsistas el 8 administraj dividoj. Provinca sidejo Ĉengduo 128, ĉefurbo Pekino 1643, Ŝanhajo 1768 km aere laŭ .

Dum la Dinastio Zhou tiu teritorio unue estas menciita. Ĝi funkciis, kiel distrikta sidejo dum pluraj dinastioj, sed poste nomadaj triboj okupis ĝin. Post oftaj administraciaj limŝanĝoj Ja’an estis kreita kiel prefektejnivela urbego. La 20-an de aprilo 2013 granda tertremo okazis kaŭzante multajn viktimojn kaj gravajn damaĝojn al loĝejoj kaj infrastrukturo.

La prefektujnivela milionurbo estas grava centro por la aŭtomobila, metalurgia, kemia, elektraĵa, farmacia, nutraĵa, vestaĵa industrioj. Pluraj grandaj kaj mezgrandaj hidroelektraj centraloj estis konstruitaj ĉe la montaj riveroj. El la agrikulturo la fiŝkaptado, bredado kaj teofarmoj signifas, aparte menciindas prilaborado de la kaviaro. La turismo aldonas al la buĝeto.

Universitato
Stacidomo

Ja’an gastigas la Siĉuanan Agrikulturan Universitaton.

La prefektujnivela milionurbo havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn ligojn al la lando. Pontoj helpas la trafikon.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa. La montoj ŝirmas la areon de la siberiaj ventoj. Kelkfoje frostas, la neĝo estas malofta. La jara averaĝa temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 14-21 °C. Jare averaĝe pluvas 1649 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, julie kaj aŭguste kulminas la pluvo, dum decembre kaj januare malkulminas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]